Saltu al enhavo

UK 1915

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1915
Loko San-Francisko,  Usono
Ekde 22-a de aŭgusto 1915
Ĝis 29-a de aŭgusto 1915
← Antaŭa Sekva →
vdr
Komuna foto de la kongresanoj

UK 1915, la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Sanfrancisko, Usono en 1915. Ĝi estis la dua Universala Kongreso ekster Eŭropo. La unua estis la 6-a UK en Vaŝingtono en 1910, la tria sekvis nur en 1965 (50-a UK en Tokio).

Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edinburgo (Britio) kiel oni antaŭe planis.

Oni invitis al San-Francisko okaze de la Internacia ekspozicio, kiu samjare okazis tie. Ĝi estis la plej malgranda UK iam ajn: Venis nur 163 partoprenantoj el 16 landoj. Pro la unua mondmilito nur tre malmultaj Eŭropanoj povis veni. La ĉeftemo estis: Kiel reorganizi la fortojn post la milito?

Teatraĵo prezentita

[redakti | redakti fonton]