Umbro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umbro
negoco • sporting goods manufacturer vd
Dum 1920 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Manĉestro
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo futbala uniformo • rugby union kit
TTT Oficiala retejo
vdr

Umbro estas fabrikisto de sportaj vestaĵoj, ŝuoj, kaj futbala ekipaĵo precipe, fondita en 1924 en Anglio . La ĉefaj oficejoj de la firmao estas en la urbo Cheadle en Anglio kaj la agadoj de la firmao estas internaciaj [1].

Umbro dezajnas, produktas kaj surmerkatigas futbalan ekipaĵon kaj uniformojn por profesiaj teamoj. Ĝiaj produktoj estas venditaj en pli ol 90 landoj tra la mondo. Ekde 2012 la firmao estas posedata de la usona korporacio Iconix Brand Group [2].

Umbro funkcias kiel la oficiala vesta firmao de la futbalaj kluboj Everton FC, Bournemouth kaj West Ham United de la F.A. Supra Ligo, 1. FC Nürnberg, Schalke 04 kaj Werder Bremen de la Bundesliga kaj aliaj altrangaj kluboj ĉie en Eŭropo, same kiel de pluraj privataj sportteamoj kaj ankaŭ funkcias kiel sponsoro de pluraj naciaj teamoj .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Umbro at Iconix Brand website. Arkivigite je 2013-02-10 per la retarkivo Wayback Machine. Retrieved 11 February 2013
  2. . The history of Umbro (en-gb). Arkivita el la originalo je 20 September 2020. Alirita 3 April 2020. Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]