Usona Armea Milita Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Armea Milita Kolegio
staff college • milita lernejo
moto Prudens futuri
Saĝo kaj forto por la estonteco
Informoj
fondodato 1901
Situo
Geografia situo 40° 12′ 40″ N, 77° 10′ 23″ U (mapo)40.211-77.173Koordinatoj: 40° 12′ 40″ N, 77° 10′ 23″ U (mapo)
lando Usono
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
filioj
• U.S. Army Heritage and Education Center vd
Usona Armea Milita Kolegio (Pensilvanio)
Usona Armea Milita Kolegio (Pensilvanio)
DEC
Usona Armea Milita Kolegio
Usona Armea Milita Kolegio
Usona Armea Milita Kolegio (Usono)
Usona Armea Milita Kolegio (Usono)
DEC
Usona Armea Milita Kolegio
Usona Armea Milita Kolegio
Map
Usona Armea Milita Kolegio
vdr

La Usona Armea Milita Kolegio (angle United States Army War College, akronime USAWC) estas institucio por superaj studoj de la Usona Terarmeo [1].

USAWC havas proksimume 600 studentojn, la duonon per Interret-bazita distanca lernado kaj la duono sur kampuso. La studoj kondukas al Magistro en strategiaj studoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolegio estis fondita en 1901 laŭ iniciato de la Usona Sekretario de Milito Elihu Root. Ĝi situas komence en la Vaŝingtono, post la Dua Mondmilito ĝi translokiĝis al Fort Leavenworth kaj en 1951 al sia nuna loko ĉe la Carlisle-bazo en Carlisle, Pensilvanio [2]. La kolegio funkcias kiel esplorinstitucio en naciaj sekurecproblemoj kaj institucio por trejnado de ĉefoficiroj en gvidado kaj strategiotemoj [3]. Ĝi estas unu el la dek naŭ federaciaj akademioj de Usono.

La kolegio ofertas magistron en strategiostudoj. la instruplano estas ĉefe celita por membroj de la usonaj armefortoj, je la rango de subkolonelokolonelo, kiuj havas proksimume 22 jarojn da servo, kaj provizas ilin per preparo por altrangaj postenoj en korpoj aŭ agentejoj kiuj inkluzivas interbranĉajn, internaciaj aŭ transregistaraj komponantoj. Aldone al la kolegio, ekzistas programo por eksterlandaj kolegoj, distanclernado programo kaj kromaj trejnadprogramoj por altrangaj oficiroj.

USAWC konsistas el la jenajn kolegiojn:

  • La Centro Collins por Strategia Gvidado (Collins Center for Strategic Leadership) - okupiĝas pri la evoluo de politik-armeaj simulaĵoj, apogas armeĉefstabekzercojn kaj komunajn ekzercojn inter la branĉoj de la armetrupoj, armean esploradon kaj evoluon, kaj edukon de oficiroj kaj civiluloj de diversaj federaciaj agentejoj..
  • La Instituto de Strategiaj Studoj (Strategic Studies Institute) - okupiĝas pri armea esplorado por apogi armeajn operaciojn kaj kunlaboron inter la brakoj, publikigante librojn, verkojn kaj studojn pri armeaj kaj naciaj sekurecproblemoj, organizante konferencojn en armeaj temoj kaj akademiaj kunlaboroj.
  • La Instituto pri Packonservado kaj Stabileco-Operacioj (Peacekeeping and Stability Operations Institute) - okupiĝas pri formado de la politikoj de la diversaj registaraj agentejoj, plibonigante la gvidkapablojn de esenca personaro, helpante en la kunordigo kaj integriĝo de la klopodoj de la registara kun internaciaj organizaĵoj, multnaciaj partneroj kaj neregistaraj organizaĵoj, subtenante la planado, preparado kaj ekzekuto de stabilecoperacioj kaj paco
  • La Armeo-Heredaĵo kaj Eduko-Centro (The Army Heritage and Education Center) - akiro, konservado kaj aliro al historiaj rekordoj, materialoj kaj rezultoj ligitaj al la Usono-Armeo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. US Army War College Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Historic Carlisle Barracks. Arkivita el la originalo je 2017-07-13. Alirita 3 November 2017.
  3. Military Education Level 1 Programs. Arkivita el la originalo je 2023-02-24. Alirita 3 November 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]