Universal (Sotos Ochando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universal (ankaŭ nomata Bonifaciano de Paulo Rónai) estas apriora planlingvo proponita de hispana pastro Bonifacio Sotos Ochando en 1845.

La sistemo de Sotos Ochando estis elektita de Internacia Lingvista Societo, fondita en 1856 en Parizo, kiel la pli bona kaj uzinda planlingvo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la latinan alfabeton sen la h kaj la w. Malsame al Esperanto:

  • C havas sonon /k/;
  • J havas sonon /ĵ/, sed permesas alofonon /ĥ/;
  • Z havas sonon /z/, sed permesas alofonon /θ/;

Oni permesas voĉhalton inter vokaloj pro stilistikaj kialoj.

La akcenta silabo estas tiu antaŭ la lasta konsonanto.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La artikolo "la" estas konsiderata "prepozicio".

Declinacio de artikolo "La" (nevarianta laŭ pluralo):

Per vorteto un oni substantivigas la adjektivojn: acuban/un acuban (bela/belulo). Tiel, "un" povas esti rigardata kiel speco de nedefina artikolo.

Ochandos nomas "prepozicio" la vorton "La", ĉar ili nomas "artikolo" la vortetojn al, el, il kaj ol. Ilia funkcio estas distingi semantike la substantivojn:

  • al al propraj nomoj: al Sócrates (Sokrato);
  • el al nomoj en speca senco: el ibabe riabirben epegen (la homo estas mortema);
  • il al nedefinaj nomoj uzataj en difina senso: il Nilfa pefolborbin (la episkopo diros la meson;
  • ol al nedefinaj nomoj: al Juan jiegarbin ol elcaboz (Juan vendos terpomojn);

Diftongajn artikolojn oni uzas kiel klafigilojn (?) antaŭ nomoj kiuj ne permesas tradukon aŭ kiujn oni ne volas traduki: ae Manuel, ae Apolo, ai Minerva, ao Czar, au Arzobispo, ea Aragon, ei Tajo, eo Madrid, eu Luna, oi arroba, ou dollar.


Ĉiuj literoj en vorto havas aŭtonoman signifon, ekzemple: A' signifas materiajn aferojn; Aba = elemento, Ababa = oksigeno; Ababe = hidrogeno. Abati, abato, abatu, abaca, abace, abaci estas ankaŭ nomoj de kemiaj elementoj. Ĉiam eblas enigi novan elementon en la liston, ĉefe aldonante vokalojn al antaŭ-ekzistanta elemento. Bazotaj en la antaŭaj ekzemploj, oni povus nomi abatua, abatue... novajn kemiajn elementojn. La lingvo Universal uzas siajn fonemojn meĥanike, kvazaŭ ili estus numeroj, en kiuj la ŝanĝo de unu cifero sufiĉas por modifi ilin radike, la konceptoj distingiĝis sen redundo.

Inan genron oni povas nedevige fari aldonante -en al nomo de bestoj kaj substantivoj rilataj al homoj; la viran ĝenron oni faras per -an, kaj neŭtran nomon, kion oni volas, per -in.

Estas malsamaj deklinacioj al artikolo (kiun la aŭtoro nomas "prepozicio"), substantivo kaj al adjektivo.


Substantivoj havas naturan ĝenron, t.e., indikas la naturan sekson. Por fari la masklan ĝenron, oni aldonas -an; por ina, -en kaj por la neŭtra, -in.

Deklinacio de substantivo (oni povas ne deklinacii la substantivon kiam ĝi estas akompanata de artikolo):

Singularo:

Pluralo:

Deklinacio de adjektivo (oni povas elekti prefiksonsufikson):

Singularo

Pluralo


La prepozicioj estas ca, ce, ci, co kaj cu. Oni povas ankaŭ krei novajn prepoziciojn kie caa, cea, cia, ktp. Krom tiuj prepozicioj, kiuj havas nuran sintaksan funkcion, estas aliaj kiuj havas semantikan funkciojn kaj komenciĝas per aliaj literoj, kiel ba (ene), de (antaŭ), ga (laŭ), ktp.


Nombroj 1-10: siba sibe sibi sibo sibu sibra sibre sibri sibro sibru


La verbo havas tre malsimplan morfologion. Estas kvin konjugacigrupoj: -ar; -er; -ir; -or kaj -ur. Estas ankaŭ kvin verbvoĉoj: aktiva, pasiva, reciproka, neŭtra kaj unipersona. La konjugacio varias laŭ personoj, tempoj, modoj, ktp.

Kiel en Volapuko estas centoj de verbformoj. Ekzemple, estas kvin formoj por imperativo, tiel "ucelar-fom" kiu signifus "amu min tre sobre", "ucelar-fam": "amu min freneze", ktp.


La konjunkcioj havas tri literojn kaj finas per -l, ekzemple: cil (ankaŭ), dul (sekve), fil (do), gul (sed), lal (ĉar), mel (malpor), nal (se), pal (kiam), ktp.


Sintakso[redakti | redakti fonton]

La normala vortordo estas SVO (substantivo, verbo, objekto), sed oni povas sanĝi ĝin laŭvole.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Sotos Ochando, Bonifacio
Proyecto y ensayo de una lengua universal y filosofica
Madrid: 1851
(112 p.)

Sotos Ochando, Bonifacio
Projet d'une langue universel
Paris: Lecoffre, 1855
(270+ p.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Libro pri la gramatiko (en la kastilia/hispana)

http://books.google.es/books?id=dPtrIMJcNegC&printsec=frontcover&hl=es&source=gbs_ge_summary_r&cad=0#v=onepage&q&f=false

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.