Universitato Jadavpur
Universitato Jadavpur | ||
---|---|---|
state university in India (en) | ||
moto | To Know is to Grow Scii estas Kreskiĝi | |
Informoj | ||
fondodato | 1955 | |
speco | publika esplora universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 22° 33′ 40″ N, 88° 24′ 47″ O (mapo)22.56188.413Koordinatoj: 22° 33′ 40″ N, 88° 24′ 47″ O (mapo) | |
lando | Barato | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
| ||
Universitato Jadavpur (bengale वविद्यालय; hindie যাদবপুর বিশ্ববিদ্যালয়; angle Jadavpur University, aŭ akronime JU) estas publika kaj esplora universitato en Kolkato, unu el la plej grandaj esplor- kaj edukaj centroj en Barato [1].
Kreita en 1955 surbaze de la Bengala Teknika Instituto, kiu, siavice, estis fondita en 1906. La ĉefkampuso de la universitato situas en Jadavpur, 12.6 km de la centro de Kolkato. La dua, nova kampuso situas en Bidhannagar, 8.8 km de la urbocentro. La universitato havas 3 fakultatojn. La nombro da bakalaŭraj kaj diplomiĝaj studentoj estas pli ol 9,000 homoj.
Rangigoj
[redakti | redakti fonton]En la NIRF-rangotabelo de 2023, la universitato estis vicigita kvara inter universitatoj, dekono inter inĝenieristikinstitutoj kaj dektria en la ĝenerala klasifiko de Barato [2][3][4]. La universitato estis rekonita de la UGC kiel instituto kun "Ebleco por Plejboneco" [5] kaj akreditita kun "A" grado de la Nacia Takso kaj Akredita Konsilio (NAAC) [6].
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La 26an de julio 2024, ĉe la fejsbuka grupo Esperanto S-ro Probal Dasgupta publikigis la jenan mesaĝon
"Saluton, samideanoj, okaze de la Esperanto-tago 2024. Mi havas la honoron anonci al vi ke la prestiĝa universitato Jadavpur, situanta en mia urbo Kolkato, kunlabore kun la neregistara organizaĵo Tritiyo Parisar ('la tria spaco'), ekde aŭgusto lanĉos retan Esperanto-kurson por bengallingvanoj. La publikan anoncon oni faros post kelkaj tagoj. Oni jam kolektis esprimojn de interesiĝo de lernemuloj. Ĉi-foje ĉio estas preta.
Famaj eks-studentoj kaj fakultato
[redakti | redakti fonton]- Sri Aurobindo
- Rabindranath Tagore
- Ananda Coomaraswamy
- Julio Lipner
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Home | Indian Academy of Sciences. Arkivita el la originalo je 2011-11-23. Alirita 2012-01-20.
- ↑ "Marco Nacional de Clasificación Institucional 2023 (Universidades)". Marco Nacional de Clasificación Institucional. Ministerio de Educación. 5 de junio de 2023.
- ↑ "Marco Nacional de Clasificación Institucional 2023 (Ingeniería)". Marco Nacional de Clasificación Institucional. Ministerio de Educación. 5 de junio de 2023.
- ↑ "Marco Nacional de Clasificación Institucional 2023 (Global)". Marco Nacional de Clasificación Institucional. Ministerio de Educación. 5 de junio de 2023.
- ↑ https://www.ugc.gov.in/universitydetails/Universities_UPE
- ↑ https://jadavpuruniversity.in/institutional-achievement/