Universitato de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la universitato en 1930
Enirejo de la Havana Universitato

La Havana Universitato en la hispana Universidad de La HabanaUH estis fondita la 21-an de septembro 1721, kaj estas la plej antikva kuba universitato kaj ĝi ankaŭ estas inter la unuaj en Ameriko.

Historio

Ĝia nomo estis "Real y Pontificia Universidad de San Gerónimo de La Habana" (Reĝa kaj Pontifika Havana Universitato de Sankta Geronimo). Dum la epoko kiam la universitatoj bezonis la reĝan aŭ papan permeson, kio klarigas la nomojn Real y Pontificia (Reĝa kaj Pontifika). La aŭtoritatuloj kiuj permesis la fondiĝon de la universitato estis la papo Inocento la 13-a kaj la reĝo de Hispanio, Filipo la 5-a.

En 1842, la universitato ŝanĝis sian statuson de religia al sekulara, reĝa kaj literatura institucio. Ĝia nomo estis ŝanĝita al Real y Literaria Universidad de La Habana (Reĝa kaj Literatura Havana Universitato), kaj dum la respublika periodo estis nomata Universidad Nacional (Nacia Universitato).

En la komenco la universitato estis establita en la monaĥejo Sankta Johano de Laterano ne plu ekzistanta (ĝi estis situanta en la historia kolonia urboparto de la urbo (kie hodiaŭ estas konata kiel Malnova Havano).

De tiu loko estis translokigita la 1-an de majo 1902 al monteto kiun la havananoj konis kiel la monteto Arostegui en la zono El Vedado, proksime de Quinta de los Molinos (hodiaŭ estas konata kiel la universitata monteto).

La interno de la 'Aula Magna de la Universidad de La Habana' (ĉefa salono) kie ripozas la mortrestaĵojn de la kuba pensulo Félix Varela, estis dekoraciita de la kuba artisto Armando Menocal, la pentraĵoj reprezentas aŭ bildigas la ĉefajn fakultatojn kiuj ekzistis en la epoko, Medicino, Scienco, Arto, Pensado, Liberalaj Artoj, Literaturo, kaj Juro.

Dum kelkaj fojoj dum la 20-a jarcento, tiu ĉi universitato estis devigata portempe fermi ĝiajn pordojn aŭ estis severe limigita la enskribiĝojn de kelkaj fakultatoj, rimarkindas la Fakultato pri Juro kaj Ekonomiko kiu estis fermita dum jaroj. Tiuj ĉi drastaĵoj estis prenitaj ĉar la instruistaro kaj studantaro havis longan tradicion pri politika aktivismo kontraŭ la diktatoreco de la respublikaj prezidentoj.

Kursoj

La Havana Universitato konsistas el 15 fakultatoj kaj 14 esplorcentroj en malsamaj kampoj kiaj ekonomiko, natursciencoj, sociaj sciencoj kaj aliaj. Entute estas instruataj 25 fakojn en la universitato. Nuntempe havas proksimume 6000 studantojn.

Kelkaj elstaraj instruistoj kaj studantoj

Eksteraj ligiloj