Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign
publika esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono
moto Learning & Labor
(Lernado kaj laboro)
Informoj
fondodato 1867
speco privata
Situo
Geografia situo 40° 6′ 38″ N, 88° 13′ 42″ U (mapo)40.110538888889-88.228411111111Koordinatoj: 40° 6′ 38″ N, 88° 13′ 42″ U (mapo)
lando Usono
adreso 601 E John Street
poŝtkodo 61820-5711
Nombroj
nombro de studentoj 41 495 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Big Ten Conference
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Big Ten Academic Alliance
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• Dryad
arXiv
• Digital Preservation Coalition
Association of American Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Illinois Program for Research in the Humanities, University of Illinois at Urbana-Champaign
• Beckman Institute for Advanced Science and Technology
• Office of the Vice Chancellor for Research, University of Illinois at Urbana-Champaign
• Graduate College, University of Illinois at Urbana-Champaign
• Grainger Center for Electric Machinery and Electromechanics, University of Illinois at Urbana-Champaign
• Illinois Space Grant Consortium
• Materials Research Laboratory
• Marching Illini
• University of Illinois School of Information Sciences
• Grainger College of Engineering
• UIUC College of Liberal Arts and Sciences
• Carle-Illinois College of Medicine
• Gies College of Business
• UIUC College of Agriculture, Consumer, and Environmental Sciences
• University of Illinois School of Architecture
• UIUC College of Applied Health Sciences
• University of Illinois College of Fine and Applied Arts
• UIUC School of Labor and Employment Relations
• University of Illinois College of Law
• UIUC College of Media
• UIUC School of Social Work
• UIUC College of Veterinary Medicine
• UIUC College of Education vd
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign (Ilinojso)
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign (Ilinojso)
DEC
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign
Map
Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign
vdr

La Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign (angle University of Illinois Urbana–Champaign; akronime: UIUC; mallongigite: U of I aŭ simple Illinois) estas publika esplora universitato en la ŝtato Ilinojso en Usono. Ĉi tiu universitato estas la plej malnova, plej granda kaj plej prestiĝa kampuso de la sistemo de Universitatoj de Ilinojso, kiu ankaŭ inkluzivas la Universitato de Ĉikago en Ĉikago kaj la Nordokcidenta Universitato en Evanston-Springfield. Ĝi estas la dua plej malnova universitato en Ilinojso.

La universitato inkluzivas 17 akademiajn unuojn ofertantajn pli ol 150 studprogramojn. Krome, la universitato funkciigas branĉon kiu servas 2.7 milionojn da aliĝintoj jare en la stato de Ilinojso kaj ĝia ĉirkaŭaĵo [1].

En 2011, la bakalaŭra programo estis vicigita 47-a inter universitatoj en Usono kaj 15-a inter publikaj universitatoj en Usono fare de la revuo US News & World Report [2]. Laŭ la akademia rangotabelo de universitatoj en la mondo, la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign estas vicigita 25-a el proksimume 1,000 agnoskitaj internaciaj instruejoj [3] La universitato ofertas inĝenieristikon, informadikon kaj kontadajn programojn kiuj estas vicigitaj inter la plej alte rangigitaj en Usono.

La nombro da aliĝintoj en la aŭtuno de 2007 estis 42 326 studentoj, inkluzive de studentoj de ĉiuj 50 ŝtatoj en Usono kaj de 127 landoj en la mondo. El tiuj, 30,895 estis akceptitaj en bakalaŭrostudoj kaj 11,431 estis bakalaŭrodiplomiĝintoj, kiuj estis akceptitaj en daŭraj studoj [4]. Tiu figuro metis la Universitaton de Ilinojso en dekan lokon en la liston de la plej grandaj universitatoj en Usono laŭ la nombro da studentoj enskribitaj [5].

La universitata kampuso inkluzivas pli ol 286 konstruaĵojn en municipa areo de 6 kvadrataj kilometroj de la du urboj Urbana kaj Champaign. La jara buĝeto de la universitato estas 1,5 miliardoj da dolaroj [4].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Morrill-Leĝo de 1862, la asigno de terpeco al ĉiu ŝtato en Usono estis aprobita por la celo de establado de universitato (kutime publika) kiu instruus agrikulturon, mekanikon, kaj soldatedukon "sen evitado de aliaj sciencaj kaj klasikaj temoj". Post ofertoj inter pluraj urboj en Ilinojso, Urbana estis elektita kiel la urbo kie la universitato estus establita. La naturo de la universitato estis kontraŭbatalita fare de ĝia unua prezidanto, John Milton Gregory, kaj membroj de la Illinois parlamento. Gregory deziris establi institucion kiu traktas ĉiujn scifakojn kaj ne nepre rekte rilatajn al industrio kaj agrikulturo. Li abdikis de lia pozicio post proksimume dek tri jaroj, en 1880. Tamen, proksimume kvin jarojn poste la nomo de la institucio estis ŝanĝita de "Illinois Industrial University" al "Ilinois University", nomo kiu indikis interkonsenton kun la opinio de Gregory.

Kolegioj kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Kolegio/Lernejo Fondjaro
Agrikulturo, Konsumanto kaj Medisciencoj 1867
Belaj kaj Aplikataj Artoj 1867
Grainger Kolegio de Inĝenieristiko 1868
Medicino 1882
Informaj Sciencoj 1893
Aplikataj Sansciencoj 1895
Juro 1897
Edukado 1905
Liberalaj Artoj kaj Sciencoj 1913
Gies Kolegio de Komerco 1915
Amaskomunikiloj

(UIUC College of Media ĝis 2008)

1927
Socia Laboro 1944
Aviado 1946
Laboraj kaj Dungaj Rilatoj 1946
Veterinara Medicino 1948
Carle Illinois Kolegio de Medicino 2015

Kampuso[redakti | redakti fonton]

La kampuso estas konata pro ĝia pejzaĝo kaj konstruaĵoj, kiuj havas unikajn karakterizaĵojn [6]. La akademiaj centroj estas dividitaj preskaŭ egale inter la ĝemelurboj de Urbana kaj Champaign.

La universitato estas unu el la nuraj edukaj organizoj, kiuj posedas flughavenon [7]. Willard Flughaveno estas nomita laŭ iama universitata prezidanto Arthur Cutts Willard.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La universitato estas konsiderata alloga por inĝenieroj kaj sciencistoj. Ĝi ofertas tre grandan elekton de scio kaj esploraj areoj por kaj bakalaŭraj kaj gradstudantoj. Ĝi estas membro de la listo de la plej bonaj 25 esploraj universitatoj en Usono [8]. Preter la fakto ke la universitato ricevas fluon de stipendioj kaj financitaj projektoj, ĝi ankaŭ administras ampleksan modernan esplorinfrastrukturon [9]. La universitato estis unu el la pioniroj en la kampo de komputil-helpata eduko.

La universitato helpis en la evoluo de multaj konataj kampoj kiel ekzemple la Mosaic grafika retumilo. Hodiaŭ, la universitato kunlaboras kun IBM kaj la Nacia Scienca Fondaĵo en konstruado de la plej rapida superkomputilo en la mondo [10]. La nomo de la projekto estas Blue Waters kaj estas dezajnita por povi elfari kvadrilionajn kalkulojn je sekundo. Se kompletigite, la komputilo estos trioble pli rapida ol la plej rapida komputilo hodiaŭ. La 12-an de januaro 1997, la universitato festas la "naskiĝtagon" de HAL 9000, la fikcia superkomputilo de la filmo 2001: A Space Odyssey. En la filmoj, HAL listigas "Urbana, Ilinojso" kiel sian originon.

Bill Gates diris, ke Microsoft dungas pli da diplomiĝintoj de la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign ol iu ajn alia universitato en la mondo [11]. Universitatdiplomiĝinto William Holt, vicprezidanto de Intel tiutempe, ankaŭ notis ke Intel dungas pli da doktoraj studentoj kiuj studentiĝis ĉe la universitato ol iu alia universitato en la mondo [12].

Unu el la indikiloj de la kvalito de akademia institucio estas la nombro da Nobel-premiitoj kiuj estas fakultatanoj/membroj aŭ diplomiĝintoj de la institucio. La Universitato de Ilinojso estas vicigita 15-a inter ĉiuj universitatoj kaj 5-a inter publikaj universitatoj. [2]

Studenta vivo[redakti | redakti fonton]

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Laŭ 2008 studentaj agnoskostatistikoj, 77% de akceptitaj studentoj havis ACT ekzamena poentaron de 27 aŭ pli alta. 31% havis kombinitan matematikon kaj legadon SAT- poentaron super 1400 (ekskludante skribon), kaj 59% de akceptitaj studentoj estis en la supraj 10% de iliaj klasoj [13]. Kelkaj sekcioj en la universitato estas eĉ pli striktaj en la agnoskkondiĉoj. La kolegio de inĝenieristiko en 2008 allasis studentojn kun ACT-poentaroj de 30-33, la kolegio de komerco postulis poentaron de 28-32 kaj la kolegio de komuniko postulis poentaron de 27-32 [14].

Loĝado[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj universitatoj, la universitato postulas unuajarajn bakalaŭrajn studentojn loĝis en la dormejoj de la universitato. Oni povas elekti el 22 dormejoj en Urbana aŭ Champaign. Ekzistas pluraj privataj dormejoj ĉirkaŭ kampuso, kaj kelkaj domoj ekster la fratria sistemo, kaj ili tendencas esti pli multekostaj por vivi. La plej multaj bakalaŭraj studentoj elektas ekloĝi al privataj loĝejoj aŭ al la fratria sistemo post la unua aŭ dua jaro. La "University Tenant Union" (universitata sindikato de loĝantoj) ofertas konsultajn servojn kaj helpon pri elekto de loĝejo kaj subskribo de kontraktoj. Fremdlandaj studentoj de la programo de studenta interŝanĝo ne havas loĝejlimigojn kaj povas lui privatan loĝejon ekster la kampuso, kutime je multe pli malaltaj kostoj.

Studentaj kluboj: frataroj kaj fratinaroj[redakti | redakti fonton]

La universitato havas la plej grandan nombron da membroj en samideana gefratroj en la mondo [4]. Nuntempe ekzistas 68 fratrioj kaj 36 fratrinoj sur kampuso.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

La kampusa biblioteksistemo estas unu el la plej grandaj publikaj akademiaj bibliotekoj en la mondo [15]. De ĉiuj nordamerikaj universitatoj, nur Harvard kaj Yale estas pli grandaj [16]. Nuntempe, la ĉefbiblioteko de la universitato kaj la aliaj 40 departementaj bibliotekoj administras pli ol milionon da eroj, konsistante el pli ol 11 milionoj da volumoj [17]. La universitato havas la plej grandan publikan inĝenieristikbibliotekon (Grainger Engineering Library) en Usono [18].

Distro kaj sportoj[redakti | redakti fonton]

La kampuso havas modernan libertempon kaj distran infrastrukturon. Lastatempe, du gravaj instalaĵoj, CRCE kaj ARC, estis ĝisdatigitaj [19]. Sur kampuso ekzistas pli ol mil kluboj kaj organizoj, pri diversspecaj temoj kiel ekzemple kulturo, religio, kaj atletiko kaj eĉ bonfaraj organizaĵoj. Ĉiu studento povas registri organizon por reklami specifan aferon [20].

Transportado[redakti | redakti fonton]

La bussistemo kiu funkciigas ĉie en la kampuso kaj komunumo estas funkciigita fare de la Champaign-Urbana-amastransporta Distrikto. La firmao kiu administras la sistemon ricevas pagojn por la studentoj tra la universitato, tiel ke ĉiuj studentoj rajtas (per prezentado de studenta karto) uzi la busojn senpage, iam ajn kaj ie ajn. Krome, la universitato pagas la uzadon por ĉiuj fakultatanoj kaj dungitoj. Kiel parto de la dirita aranĝo, la firmao ankaŭ konservas buslinion inter la flughaveno kaj la centro de la kampuso kaj la centra transportterminalo en la urbo.

La universitato mastrumas ampleksan sistemon de padoj por biciklantoj ĉie tra la kampuso. Ĉiuj studentoj estas atenditaj registri iliajn biciklojn ĉe la universitata sekureca departemento.

Kulturaj kaj distraj lokoj[redakti | redakti fonton]

La universitato estas kultura centro por la tuta distrikto kaj posedas multajn muzeojn kaj ejojn kiuj formas edukan kaj kulturan reton. Inter la lokoj:

  • Allerton Park - la biendomo de Samuel Allerton kaj lia filo John Allerton. La parkregiono inkludas pejzaĝigitajn ĝardenojn kaj artaĵojn kolektitajn fare de Johano tra la jaroj, same kiel promenajn migrovojojn en reestigitaj naturaj areoj. La domego hodiaŭ estas konferenccentro.
  • Karnert Muzeo de Arto - La muzeo inkludas modernajn kaj klasikajn artaĵojn kaj enhavas la artkolektojn de la universitato. La muzeo estas en la municipa teritorio de Champaign.
  • Spurlock Museum - La muzeo enhavas historiajn erojn de ĉirkaŭ la mondo inkluzive de egipta mumio kaj ampleksa kolekto de eroj de la indiĝenaj kulturoj de la Amerikoj.
  • Karnert Centro por la Prezentartoj - la halo kaj la muzeo ne estas en la sama areo. La koncertkonstruaĵo estas en Urbana. Sed Karnert estas altirpunkto por multaj artistoj kaj kreintoj el la tuta mondo, kiuj prezentas klasikajn kaj modernajn verkojn. En 2008, la Rusa Baleto prezentis la verkon de la baleto La Nuksrompilo en Kernert.
  • Arboreto (Arboretum) - La Universitato de Ilinojsa Botanika Parko situas en Suda Urbana. Ĝi enhavas centojn da varioj da plantoj, japanan ĝardenon kaj unikan rokan ĝardenon.

Rangigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rangotabelo (2011) de la revuo US News and World Report, la bakalaŭra programo de la universitato estis vicigita 47-a inter ĉiuj vicigitaj universitatoj en Usono kaj 15-a inter publikaj universitatoj [2]. La bakalaŭruloprogramo enhavas 60 studkampojn kaj estas vicigita 30-a en Usono, inkluzive de 23 kampoj vicigitaj en la supraj kvinopo. La kolegio de komerco estis vicigita 12-a en Usono. La kolegio de inĝenieristiko estis vicigita 4-a, kun 14 esploraj areoj vicigitaj en la supraj 10. La kolegio de edukado enhavas 6 programojn vicigitajn en la supraj 10. La lernejo de bibliotekismo kaj Sciencoj estas vicigita unua, kun 5 programoj en la supraj 10. Kemio kaj fiziko ankaŭ estas vicigitaj en la supraj 10. Multaj artprogramoj estas en la unua kvarono, kiel ekzemple arkitekturo kaj belartoj. Tamen, civila inĝenierado, elektrotekniko, komputado, kontado kaj psikologio estas kelkaj el la elstaraj kaj gvidaj fakultatoj en ilia kampo en la universitato. La lernejo de dungado kaj komercaj rilatoj estas konstante konata kiel la dua aŭ tria loko en la lando, dua nur post Universitato Cornell.

En internacia rangotabelo de la The Institute of Higher Education en Ŝanhaja Jiao Tong Universitato, la universitato estis vicigita 19-a inter la ĉefaj universitatoj en Nordameriko, kaj 25-a en la mondo [21]. En la monda akademia rangotabelo laŭ esplortemoj de tiu universitato en 2008, la universitato estis vicigita tria en la mondo en inĝenieristiko, teknologio kaj komputiko. Ĝi ankaŭ estis vicigita 19-a en vivsciencoj kaj agrikulturaj sciencoj, 20-a en medisciencoj kaj matematiko kaj 51-a en sociosciencoj [22].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What we do (Kion ni faras). Arkivita el la originalo je 2009-11-21. Alirita 2023-07-05.
  2. 2,0 2,1 America's Best Colleges 2011. U.S. News & World Report (2010). Arkivita el la originalo je 2009-08-21. Alirita 2010-12-17.
  3. http://www.arwu.org/rank2008/ARWU2008_A(EN).htm
  4. 4,0 4,1 4,2 "Facts 2008: Illinois by the numbers Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine" (mdy). UIUC Public Affairs
  5. Institution List. Arkivita el la originalo je 2008-07-18. Alirita 2023-07-05.
  6. Campus Landmarks. Arkivita el la originalo je 2007-08-19. Alirita August 30, 2007.
  7. Committee on Campus Operations. UIUC Senate Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine. April 26, 2004.
  8. Research - The Center for Measuring University Performance. Arkivita el la originalo je 2012-06-17. Alirita 2023-07-05.
  9. About Us: Buildings and Facilities - ECE ILLINOIS | University of Illinois at Urbana-Champaign
  10. National Science Board Approves Funds for Petascale Computing Systems. Alirita 2007-08-24.
  11. News & Events | Department of Computer Science at Illinois[rompita ligilo]
  12. Computer Science Department Calendar. Arkivita el la originalo je 2007-10-16. Alirita 2023-07-05.
  13. Student Selectivity. Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita December 30, 2008. Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  14. The Wall Street Journal Classroom Edition
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-24. Alirita 2023-07-05.
  16. Search Publications | Association of Research Libraries® | ARL®. Arkivita el la originalo je 2013-01-13. Alirita 2023-07-05.
  17. Rankings. Arkivita el la originalo je 2006-08-26. Alirita September 3, 2006.
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-15. Alirita 2023-07-05.
  19. Campus Recreation » University of Illinois. Arkivita el la originalo je 2006-07-09. Alirita 2023-07-05.
  20. U of I Admissions: Get Involved. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2023-07-05.
  21. Academic Ranking of World Universities 2007. Institute of Higher Education, Shanghai Jiao Tong University (2007-07-31). Arkivita el la originalo je 2007-08-24. Alirita 2007-11-20.
  22. Academic Rankings of World Universities by Broad Subject Fields - 2007. Institute of Higher Education, Shanghai Jiao Tong University (2007-01-31). Arkivita el la originalo je 2009-04-14. Alirita 2007-11-20.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hoddeson, Lillian. No Boundaries: University of Illinois Vignettes. (University of Illinois Press, 2004; (ISBN 9780252072031))
  • Hoganson, Kristin L. The Heartland: An American History (Penguin Random House, 2019) online reviews
  • Kanfer, Alaina. Illini Loyalty: The University of Illinois. (University of Illinois Press, 2011; (ISBN 9780252035005))
  • Solberg, Winton U. The University of Illinois, 1894-1904 - The Shaping of the University. (University of Illinois Press, 2000; (ISBN 9780252025792))
  • Tate, Lex; Franch, John. An Illini Place - Building the University of Illinois Campus. (University of Illinois Press, 2017; (ISBN 9780252041112))
  • Williamson, Ann Joy. Black Power on Campus - The University of Illinois, 1965-75. (University of Illinois Press, 2003; (ISBN 9780252095801))

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]