Universitato de Vermonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Vermonto
publika esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro
moto Studiis et Rebus Honestis
For virtuous studies and matters
Studoj kaj honestaj aferoj
Informoj
fondodato 1791
fondinto(j) Ira Allen vd
Situo
Geografia situo 44° 28′ 39″ N, 73° 11′ 37″ U (mapo)44.4775-73.19361Koordinatoj: 44° 28′ 39″ N, 73° 11′ 37″ U (mapo)
lando Usono
adreso 85 S Prospect St, Burlington, VT, 05405-0160
poŝtkodo 05405-0160
Nombroj
nombro de studentoj 13 097 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• American Council on Education
• State Higher Education Executive Officers
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
filioj
• Lake Champlain Sea Grant
• Vermont Space Grant Consortium
• Robert Larner College of Medicine vd
Universitato de Vermonto (Vermonto)
Universitato de Vermonto (Vermonto)
DEC
Universitato de Vermonto
Universitato de Vermonto
Universitato de Vermonto (Usono)
Universitato de Vermonto (Usono)
DEC
Universitato de Vermonto
Universitato de Vermonto
Map
Universitato de Vermonto
vdr

La Universitato de Vermonto (angle The University of Vermont, akronime: UVM, latine Universitas Viridis Montis) estas publika, esplor-bazita terkoncesio universitato en la ŝtato Vermonto [1]. La universitato estis fondita en 1791 en Burlington kaj estis la kvina akademia institucio fondita en Nov-Anglio [2]. Ĝi estas unu el la ok publikaj universitatoj menciitaj en artikolo de 1985 kiu nomis la universitatojn kiuj disponigas Heder-Ligan (Ivy League) - nivelon kaj edukan sperton kaj kvaliton je la prezo de publika universitato [3][4]. La ĉefa kampuso de la universitato (Dudley H. Davis Center) estas en la urbo de Burlington, same kiel la Universitata hospitalo, kiu estas la plej granda medicina centro en la ŝtato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondinto de UVM estas konsiderita kiel la politikisto Ira Allen. La universitato estis fondita kiel privata universitato en 1791, la saman jaron Vermonto iĝis ŝtato de Usono [5]. En 1865, la universitato kunfandiĝiis kun la Vermonta Agrikultura Kolegio por profiti el la Morrill Land-Grant Acts, kiu donis federacian teron al agrikulturaj instruejoj. Tiel ĝia oficiala nomo iĝis la Universitato de Vermonto kaj State Agricultural College.

En 1824, la Markizo de La Fayette metis la bazŝtonon por la plej malnova konstruaĵo de la universitato kiu daŭre ekzistas hodiaŭ kaj estas konata kiel "Old Mill". Alia konstruaĵo de arkitektura graveco sur kampuso estas la konstruaĵo de la Billings Memorial biblioteko, establita en 1883.

La universitato sanktigis egalecon de rajtoj sur sia standardo kaj estis la unua en Usono, jam en sia fonddokumento estis konstatite ke ĝiaj leĝoj kaj regularoj ne kaŭzus diskriminacion pro religiaj aŭ klasaj kialoj. En 1871, la unuaj du studentinoj estis akceptitaj en ĝiajn vicojn, kvar jarojn poste la unua studento estis invitita al la Phi Beta Kappa honora frateco, la unua virino se temas pri ricevi ĉi tiun honoron en Usono. En 1877, la unua afrik-usona studento estis akceptita en membrecon ĉe la Universitato de Vermonto-ĉapitro de la samideanaro.

Rigardita por ties progresivismo, UVM havas historion de studenta aktivismo [6][7][8]. Konsiderita unu el la plej daŭrigeblaj universitatejoj en Usono, la universitato celas esti karbon-neŭtraleca en 2030 [9][10].

John Dewey diplomiĝis en 1879 , alia eks-studento estas Jody Williams.

Organizo[redakti | redakti fonton]

En la universitato, proksimume 10,000 studentoj studas temojn por bakalaŭra grado en sep altlernejoj same kiel kolegio por atestilstudoj.

Kolegioj[redakti | redakti fonton]

  • Kolegio pri Agrikulturo kaj Vivsciencoj
  • Kolegio de Artoj kaj Sciencoj
  • Kolegio pri Edukado kaj Sociaj Servoj
  • Kolegio de Inĝenieristiko kaj Matematikaj Sciencoj
  • UVM-Kolegio de Medicino - Robert Larner Kolegio de Medicino, fondita en 1822 kiel la sepa medicina fakultato fondita en Usono.
  • Kolegio de Flegado kaj Sansciencoj
  • UVM Graduate College
  • Lernejo de Komerca Administrado
  • La Rubenstein Lernejo de Medio kaj Naturaj Rimedoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]