Unusilabaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Unusilabaĵo estas ajna vorto kiu (en sia baza formo) konsistas el nur unu silabo. Kelkaj lingvoj havas vortostokojn tute aŭ partege unusilabaĵajn, kiel ekzemple la Ĉina kaj la parola Usonangla, kaj en tiuj kazoj apenaŭ eblas aŭ sencas listigi ĉiujn unusilabaĵojn. Aliflanke, en lingvoj kun tipa vorto plur- aŭ multsilaba, la (malmultaj) unusilabaĵoj ludas gravan rolon, kaj por variigi la ritmon en parolo, kaj por ebligi al poetoj enmeti maksimume da signifo en mallongan verson (eventuale por plenumi metrikajn kriteriojn).

Unusilabeco en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, oni povas per elizio ŝanĝi dusilabajn substantivojn singularajn-nominativajn (bazajn "o-vortojn") al unusilabaj: hundo > hund'. Tamen ĉi tiajn unusilabaĵojn multaj konsideras neveraj. Se oni do neglektas tiujn, la Esperantaj unusilabaĵoj ĉefe konsistas el vortoj sen deviga gramatika markilo, t.e. prepozicioj, pronomoj, determinativoj (inklude numeralojn), konjunkcioj, subjunkcioj, interjekcioj, kaj manpleno da bazaj adverboj ("jes", "ne"). Aldone venas la nomoj de la Esperantaj literoj, de kelkaj aliaj literoj (pi, ŭaŭ), kaj nomoj porokaze pruntitaj el aliaj lingvoj (Bam, Kent, Mols).

En Parnasa Gvidlibro (reviziita en 1968) Gaston Waringhien kaj R. Bernard tabele listigas la jenajn unusilabaĵojn: ajn, al, aŭ, bis, cent, ci, ĉar, ĉe, ĉi, ĉu, da, de, dek, des, dis, do, du, dum, eĉ, ek, eks, el, en, fi, for, ĝi, ĝis, ha, hej, ho, hoj, hot, hu, ja, jam, je, jen, jes, ju, kaj, ke, krom, kun, kvar, kvin, la, laŭ, li, lo, mem, mi, mil, mis, naŭ, ne, nek, ni, nu, nun, nur, ok, ol, per, plej, pli, plu, plus, po, por, post, pra, pri, pro, re, se, sed, sen, sep, ses, si, sub, sur, ŝi, tra, trans, tre, tri, tro, tuj, ve, vi. Tamen ili preteratentas vortojn kiujn ili mem uzas aliloke en la libro: cis, aĥ, bang, bas, pu.

Per la supre menciitaj vortoj, la vortoj kiujn forgesis la aŭtoroj (zamenhofaĵoj kiel ŭa kaj kŭaks) plus la poste aperintaj (de 1968 ĝis hodiaŭ) eblas krei ampleksan liston de

Unusilabaĵoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

(Sen nomoj de esperantaj literoj kaj propraj nomoj. Vortoj slangaj, pridisputataj aŭ tro freŝe neologismaj [= ankoraŭ ne en la vortaroj] aperas kursive.)

aĉ, aĥ, aj, ajn, al, aŭ
ba(f), bang, bas, be, bis, bum
cent, ci, cis, cit ("cit … malcit")
ĉar, ĉaŭ, ĉe, ĉi, ĉit, ĉu
da, de, dek, des, dis, do, du, dum
eĉ, ek, eks, el, en
fek, fi, for
gi
ĝi, ĝis
ha, he, hej, hi ("hi hi"), hm, ho, hoj, hop, hot, hu, huŝ
ĥi
ja, jam, je, jen, jes, ju
kaj, kaŭ, ke, kluk, krom, kun, kŭaks, kva(k), kvar, kvin
la, laŭ, li, lo
mem, men, mi, mil, mis
naŭ, ne, nek, ni, nu, nul, nun, nur
oj, ok, ol
per, pi, plej, pli, plu, plus, po, por, post, pra, pri, pro, pu, puf, pum
re, ri
sss, sa (saluton), se, sed, sen, sep, ses, si, sis, sob, sor, stop, sub, sur
ŝi, ŝli
tju, tra, trans, tre, tri, tro, tsk, tuj
ŭa, ŭaŭ, ŭuf
ve, vi

Notu: Teorie eblas konverti ĉiun unusilaban radikon al interjekcio; se ni povas havi fek (kp. "feki"), ni ankaŭ povas havi glut, boj ktp. (Kelkaj aŭtoroj eĉ stumpigis radikon RAPID por ekhavi unusilaban interjekcion rap.) Estus sensence listigi ĉiujn tiajn derivitaĵojn ĉi-supre. Plunotu: Kelkaj uzas ankaŭ neologismojn na kaj ri, sed ili ambaŭ estas forte kontroversaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]