Saltu al enhavo

Urba teatro de Ĉernivco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba teatro de Ĉernivco
teatrejooperejo • theatre company
Loko
Lando  Ukrainio
Geografia situo 48° 17′ 30″ N, 25° 55′ 51″ O (mapo)48.2917625.93085Koordinatoj: 48° 17′ 30″ N, 25° 55′ 51″ O (mapo)
Urba teatro de Ĉernivco (Ukrainio)
Urba teatro de Ĉernivco (Ukrainio)
DEC
Map
Urba teatro de Ĉernivco
vdr
urba teatrejo ĉernivca

Urba teatro de Ĉernivco (ukraine Чернівецький музично-драматичний театр імені Ольги Кобилянської) estas la plej grava teatrejo en Ĉernivco, Ukrainio. Sub la numero 1737 ĝi aperas en la arkitekturaĵoj de nacia signifo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1805 ĝi gravegis en al kultura vivo de la ĉernivcanoj. Ĉar mankis longe taŭga ejo por dramaj enscencigoj: oni utiligis ĉi-celen gastejojn, kazinojn, hotelojn aŭ la Popolan Ĝardenon. Etaj domoj diversaj intertempe funkciantaj evidenitiĝis nuraj finfine provizoraĵoj. Fine de la 1890-aj jaroj la arkitektura buroo viena de Ferdinand Fellner kaj Hermann Hellmer estis komisiita pri problemosolvo. Pro financaj problemoj la plantia dezajnitaĵo ne realiĝis en mallonga tempo. Do la ĉernivca plano taŭgis por nova domo en Fürth. Tamen, post solvo financrimeda, oni konstruis teatrejon laŭ originaj planoj en 1904/05. Estante tute simila al la kulturejo en Fürth oni korekte parolas pri teatrejaj ĝemeloj.[1]

Inaŭguro solena venis en la 5.10.1905 per prologo al Der Musen Einzug de Anton Norst, per la uverturo al Die Weihe des Hauses de Ludwig van Beethoven kaj per la komedio Maria Theresia de Franz von Schönthan.[2] La sekvajn 15 jarojn spekteblis riĉega gamo da klasikaj kaj romantikaj dramoj kaj operoj. Dum la Unua mondmilito ĉesis la teatrra vivo (de 1915 al 1918). Antaŭteatreje oni estis stariginta monumenton de Ŝilero kiu estis la unua nomdonanto por ĉi domo de la muzoj. En la 29.12.1921 naciemaj rumanaj studentoj sturmprenis la ejon dum prezento de la ŝilera verko La rabistoj; de tiam germanlingvaj teatraĵoj ne plu okazis kaj la ŝilera statuo estis forigita.

Kelkaj altrangaj artistoj gastis ĉi-teatreje, i.a. la lokulino kaj sopranulino Viorica Ursuleac. Honore al la verkistino Olha Kobilanska oni alinomis la teatrejon.[3] De ŝi oni metis en aŭgusto 1980 skulptaĵon de super natura grandeco antaŭteatrejen.

Post la invado de rusaj soldatoj en 2022 estis Ĉernivco ĝis fino de septembro 2022 la unusola grandurbo sen bombatakoj fare de la rusaj agresantaĉoj. Do ankaŭ la internacia poezifestivalo Meridian daŭre okazigeblis. Ĝenerale oni ĉesigis ekde la atakaĉoj la prezentadon de komedioj.[4]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La enirejon de la teagro flankas kvar dekoraciaj kolonoj; la tegmento estas kiel fortimpresa kupolo. Antaŭ ĝi troviĝas statuo de Melpomeno. La antaŭa fronto de la fasado estas ornamata per skulpturaro de protagonistoj el la sofokla Edipo, apud reliefaj bustoj de Ŝekspiro, Richard Wagner, Ludwig van Beethoven, Joseph Haydn, Johann Wolfgang von Goethe, Wolfgang Amadeus Mozart, Friedrich Schiller, Franz Schubert kaj (ĝis decembro 2022) Aleksandro Puŝkin.[5]

La eleganta benkaro estis farata laŭ la stilo de la fortiimpresa malfrua viena baroko, kion atestas orumitaj figuroj kaj ornamaĵoj kaj oraj plibeligiloj kaj lustroj. La flankaj glaerioj kaj la plafono riĉas je alegoriaj bildoj pri la antikvaj arto-deinoj.

Iam la teatro disponis pri 813 lokoj sidaj kaj staraj. La galeriajn staran lokojn (kiujn iam volonte okupis la studentoj) oni alifunkciigis je sidaj, pro kio la sumo reduktiĝis je 730 personoj.

En 1979 estis restaŭradlaboroj kun malŝparo de orfolio.[6]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernd Noack: "Ukrainischer Zwilling" - ĉe: Nordbayern.de, 30.11.2011
  2. Olga Kobylianska Music and Drama Theatre, Theatre Database, [1]
  3. Heike Strobl: "Das deutsche Theater in Czernowitz"
  4. Klaus Löser: "Krieg und Poesie: Von der Reise zum Lyrikfestival 'Meridian' in der Ukraine" - ĉe: Berliner Zeitung, 16.9.2022
  5. Julia Shvytkina: "In Chernivtsi, Puŝkin was sent to Stalin, and the National Music Academy did not want to renounce Tchaikovsky" - ĉe: Klymenko Time, 27.12.2022
  6. Daniela Gast: "Digitale Topographie der multikulturellen Bukowina"