Saltu al enhavo

Viorica Ursuleac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viorica Ursuleac
Ursuleac en 1934
Ursuleac en 1934
Bazaj informoj
Naskiĝo 26-an de marto 1894 (1894-03-26)
en Ĉernivco,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de oktobro 1985 (1985-10-22) (91-jaraĝa)
en Ehrwald
Edz(in)o Clemens Krauss
Ĝenroj opero
vdr

Viorica URSULEAC (naskiĝinta la 26-an de marto 1894 en Ĉernivco, mortinta la 22-an de oktobro 1985 en Ehrwald) estis aŭstra operkantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de grek-ortodoksa pastro ŝi studis inter 1917 kaj 1922 ĉe la Viena muzikakademio ĉe Filip Forstén. En 1918 ŝi havis sian premieron en Zagrebo en opero de Jules Massenet; de 1921 ŝi deĵoris ĉe la operejo ĉernivca. En 1922 Felix von Weingartner venigis ŝin por tri jaroj je Popola Operejo de Vieno kaj en 1926 ŝi ricevis laborkontrakton por ses jaroj ĉe la operejo je Frankfurto ĉe Majno. Fakte restis ŝi tie ĝis 1931; tiutempe konsiladis ŝin la kantistino Beatrice Sutter-Kottlar. Pli malfrue Ursuleac ĝuis privatan instruadon en Berlino. als Ratgeberin zur Seite, später nahm sie in Berlin Privatunterricht bei Lilli Lehmann.[1]

Paralele ŝi estis de 1930 membro de Viena Ŝtata Operejo kun la devo 25 fojojn kanti.[2] kaj en 1931 venigis ŝin Fritz Busch por tri jaroj al Semper-Operejo. En 1935 la Berlina Ŝtata Operejo donis al ŝi kontrakton pri dek jaroj. Inter 1937 kaj 1944 Ursuleac krome aktivis en Munkeno (Nacia Teatro).

Gastaj sinprezentoj, parte kun la edzo Clemens Krauss (nupto en 1945) kondukis ŝin al Amsterdamo, Bruselo, Budapeŝto, Krakovo, Londono, Mediolano, Parizo, Romo, Bonaero kaj Salcburgo (je festivalo de Salcburgo).[3] La dirigento Krauss ĉeestis multajn ŝiajn kantadojn, i.a. la premierojn de operoj de Richard Strauss: Arabella (Dresden 1933), Friedenstag (München 1938), Capriccio (München 1942) kaj Die Liebe der Danae (Salcburgo 1944). Ŝi kaj edzo ŝia Krauss estis amikoj de Riĉard Strauss: Ursuleac oftete kantis en aĵoj de Strauss kaj pro tio la komponisto dediĉis al ŝi la orkestrajn versiojn de la kantoj Das Bächlein (op. 88, nr. 1), Zueignung (op. 10, nr. 1) kaj la kanton Blick vom oberen Belvedere (op. 88, nr. 2).

Laŭ propraj asertoj kantis ŝin sume 84 operajn rolojn, i.a. de Fiordiligi (Così fan tutte), de Leonore (Fidelio) kaj de Senta (Der fliegende Holländer), de Elsa (Lohengrin), de Eva (Die Meistersinger von Nürnberg), de Brangäne (Tristan und Isolde) kaj de Desdemona (Otello).

En 1934 ŝi iĝis aŭstra ĉambra kantistino; simila honor estis en 1935 en Prusujo. Kiel ŝia edzo ŝi figuris sur la listo de difavoratoj.[4]

En 1954, kiam forpasis ŝia edzo, ŝi haltigis ŝian aktivan karieron. De 1959 estis ŝi instruistino ĉe la salcburga konservatorio Mozarteum. En 1983 faris pri ŝi filmportreton Wolf-Eberhard von Lewinski por Saarländischer Rundfunk. En aŭgusto 2006 oni senvualigis ĉe ŝia naskiĝdomo ĉernivca memortabulon (strato Vulycja Shevchenka, nr. 75).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roswitha Schlötterer: Clemens Krauss, ihr gemeinsames Wirken für Richard Strauss. Apuda donitaĵo je: Viorica Ursuleac: Singen für Richard Strauss. Erinnerungen und Dokumente. Doblinger, Wien / München 1986, ISBN 3-900035-95-4
  • Viorica Ursuleac: Singen für Richard Strauss. Erinnerungen und Dokumente. Doblinger, Wien / München 1986, ISBN 3-900035-95-4.
  • Ulrich Dahmen: "Viorica Ursuleac." Ĉe: Stimmen, die um die Welt gingen. H. 22, 1988
  • "Ursuleac, Viorica", ĉe: Ernst Klee" Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945]]. Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 627

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmid, Bernhold: [https://www.deutsche-biographie.de/pnd118803581.html#ndbcontent "Ursuleac, Viorica"[ ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 672-673
  2. reprezentoj kun Viorica Ursuleac
  3. kantado de Ursuleac Salcburge okaze de la Salcburga festivalo 1930–1934, 1942–1944, 1952)
  4. "Ursuleac, Viorica" - Theodor Kellenter: Die Gottbegnadeten: Hitlers Liste unersetzbarer Künstler, Kiel 2020, ISBN 978-3-88741-290-6, p. 265