Fritz Busch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fritz Busch en Stutgarto (foto el 1919)

Fritz Busch (naskiĝinta la 13-an de marto 1890 en Siegen; mortinta la 14-an de septembro 1951 en Londono) estis germana orkestrestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fritz Busch studis ĉe Fritz Steinbach en Kolonjo. En la aĝo de 19 jaroj li fariĝis kapelmajstro en Rigo, poste en Bad Pyrmont kaj en Gotha. De 1912 ĝis 1918 li estis dungita kiel muzikdirektoro ĉe la simfonia orkestro de Akeno.

De 1918 ĝis 1922 li estis ĉefa muzikdirektoro de la Ŝtata Orkestro je Stutgarto kaj sekvatempe ĝis 1933 ĉe la Semper-Opero en Dresdeno, kie li fariĝis per ekzemplodonaj enscenigoj ĉefrolulo de la tiel nomata Verdi-Renesanco en Germanujo. En 1924 kaj 1925 li direktis la orkestron je Bayreuth, en 1927/28 je Novjorko kaj en 1929 je Londono. Kun la orkestro de la Saksa Ŝtata Opero li gastkoncertis inter alie je la Festivalo de Salcburgo per Die Entführung aus dem Serail de Mozart kaj ĉe la Germana Opero je Berlino per Un ballo in maschera de Verdi.

„Dum dek jaroj li staris cent fojojn ĉiujare ĉe la putpiro de la Ŝtata Opero, stampis en Dresdeno operhistorio, unuafoje prezentis ‚Intermezzo‘ kaj ‚Ägyptische Helena‘, kaj kvitance la nazioj forpelis lin kriaĉe el la operejo.“[1].
Fritz Busch proksimume 1930

Hitler, Goebbels kaj Goering volis havi ĉi tiun faman orkestrestron en Berlino. Busch priskribis la interparoladon kun Göring jene:

Mi diris, ke mi de neniu juda kolego forprenos la lokon[2]. – Göring: „Nu, kara amiko, ni ja havas ankaŭ la rimedojn enmane, devigi vin al tio!“ - „Provu do“, mi eksplodis. „Pri devigita 'Tannhäuser' sub mia direktado vi ne ĝojos. Tian enuegan vi neniam estos aŭdinta dum via tuta vivo“.[3].

Per tio la varbado de la nazio estis finita. La 7-an de marto 1933, antaŭ la komenciĝo de prezentado de la opero Rigoletto de Verdi, anoj de la Sturmabteilung forblekis lin de la pupitro, kaj Busch devis rezigni sian postenon kiel ĉefa muzikdirektoro de la Sempe-Opero.

Busch elmigris Anglujon kaj fondis tie en Glyndebourne kune kun Carl Ebert kiel dramisto la tiean festivalon. Kromaj ekzilejoj estis Bonaero, kie li en 1936 akiris la argentinan civitanecon, Stokholmo, Kopenhago, Edinburgo kaj Zuriko. De 1945 ĝis 1950 li estis arta direktisto de la Metropola Operejo en Novjorko. Februaron de 1951 li revenis al Germanujo, por direkti en Kolonjo la unuan operproduktaĵon de la tiama Nordwestdeutscher Rundfunk (Nordokcident-Germana Radio) en ties nova koncertregistrejo: Un ballo in maschera de Verdi. Lian vokitecon al la Viena Ŝtata Operejo antaŭis lia morto la 14-an de septembro 1951. Okaze de lia centa naskiĝdatreveno la Ŝtata Kapelo je Dresdeno akceptis lin postmorte kiel honormembro. Busch estis amiko inter alie de komponisto Richard Strauss kaj de aliaj renomaj orkestrestroj.

Fritz Busch estis frato de violonisto Adolf Busch, de aktoro Willi Busch, de violonĉelisto Hermann Busch same kiel de pianisto Heinrich Busch. Lia patro estis violonkonstruisto Wilhelm Busch.

Premio Fritz Busch[redakti | redakti fonton]

La fondaĵo por la subteno de la Semper-Opero honoras ekde 1993 elstarajn artistojn aŭ ensemblojn per la Premio Fritz Busch, kiuj apartenas respektive apartenis al la Saksa Ŝtata Opero. La honorado okazas ĉiujare kadre de solenaĵo: koncerto de la fondaĵaj premiitoj. Ĝisnunaj premiitoj estas inter alie Peter Bruns (1993), Peter Damm (1995) kaj Eckart Haupt (1996).[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Busch: Aus dem Leben eines Musikers. Rascher Verlag, Zuriko 1949. Laste kiel Fischer-Taschenbuch, Frankfurto ĉe Majno 2001, ISBN 3-596-15329-8.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans Sarkowicz (eldoninto), Fritz Busch, Sämtliche Dresdner Aufnahmen 1923 bis 1932; Edition Staatskapelle Dresden, tri lumdiskoj, unu lumdiskego

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grete Busch: Fritz Busch – Dirigent; S. Fischer Frankfurto ĉe Majno 1970
  • Bernhard Dopheide: Fritz Busch: sein Leben und Wirken in Deutschland mit einem Ausblick auf die Zeit seiner Emigration; Schneider, Tutzing 1970; ISBN 978-3-7952-0104-3; samtempe Monastero, universitato, doktortezo 1969
  • Maria Stader: Nehmt meinen Dank. Erinnerungen. Nacherzählt von Robert D. Abraham; Munkeno 1979; p. 145
  • Hanns Werner Heister: Musik und Musiker im Nazismus; in: Hans Sarkowicz (Hrsg.): Hitlers Künstler: die Kultur im Dienst des Nationalsozialismus; Frankfurto ĉe Majno 2002; ISBN 3-458-17203-3; p. 343.
  • Susanne Popp: Berufung und Verzicht: Fritz Busch und Richard Wagner; Dohr Verlag, Kolonjo 2013; ISBN 978-3-86846-108-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. pri tio: Maria Stader: Nehmt meinen Dank. Erinnerungen. Munkeno, 1979, p. 145
  2. Tiujn ĉi la nazioj jam estis maldunginta resp. maldunganta.
  3. Komparu pri tio: Hanns Werner Heister, Musik und Musiker im Nazismus. Frankfurto ĉe Majno 2004, p. 343
  4. stiftung-semperoper.de: Fritz-Busch-Preis
  5. Edition Staatskapelle Dresden