Urbodomo de Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Porto
kultura heredomunicipa administrejo
Estiĝo 1957
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Situanta sur Square of General Humberto Delgado
Situo
Geografia situo 41° 9′ 0″ N, 8° 36′ 39″ U (mapo)41.14994722-8.61080278Koordinatoj: 41° 9′ 0″ N, 8° 36′ 39″ U (mapo) [+]
Urbodomo de Porto (Porto)
Urbodomo de Porto (Porto)
DEC
Urbodomo de Porto
Urbodomo de Porto
Situo de Urbodomo de Porto
Map
Urbodomo de Porto
Parto de Conjunto da Praça da Liberdade, Avenida dos Aliados e Praça do General Humberto Delgado, incluindo a estátua equestre de D. Pedro IV e todos os restantes elementos escultóricos existentes vd
vdr

Urbodomo de Porto (Paços do Concelho do Porto) estas la konstruaĵo kiu estas sidejo de la municipo Porto, Portugalio, kies konstruado startis en 1920, laŭ projekto de la arkitekto Correia da Silva.[1]

La verkon oni planis ene de la klopodoj por etendo de la urba centro de la urbo, fare de la angla arkitekto Barry Parker aprobita en 1916.[1] Tio rezultis en la etendo norden de la placo Praça da Liberdade, malferme al la Avenuo Aliancanoj kaj al la placo Praça do General Humberto Delgado.[1] Spite la fakton, ke la konstruado startis en 1920, la verkoj por la konstruaĵo suferis nombrajn interrompojn, kaj oni adoptis ŝanĝojn al la dekomenca projekto, fare ĉefe de la arkitekto Carlos João Chambers Ramos.[1] La municipaj servoj instaliĝis en la nova konstruaĵo nur en 1957.[1]

La konstruaĵo havas ses etaĝojn, kelon kaj du internajn kortojn. La centra turo, 70 m alta kun horloĝo de kariljono, estas alirebla per interna ŝtuparo de 180 ŝtupoj. La interno, el marmoro kaj granito, estas riĉe ornamita.[1]

La fasado el granito (elfosita komence de la 20-a jarcento de la ŝtonminejoj de São Gens, en la municipo Matosinhos) estas ornamita per skulptaĵoj de José Sousa Caldas kaj de Henrique Moreira, reprezentantaj aktivecoj ligitaj historie al Porto, kiel estas vitkultivado, industrio kaj navigado.

Antaŭ la konstraŭjo estas statuo de la poeto Almeida Garrett (1799-1854), verko de 1954 de la skulptisto Barata Feio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Edifício Paços do Concelho - Autarquia - Câmara Municipal do Porto Arkivigite je 2017-05-12 per la retarkivo Wayback Machine alirita en 2016-07-13 el www.cm-porto.pt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]