Usona Politik-Scienca Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Politik-Scienca Asocio
Ĉefsidejo de la American Political Science Associatio
Ĉefsidejo de la American Political Science Associatio
erudicia societo • profesia asocio
Komenco 1903 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Adreso 1527 New Hampshire Avenue NW in Washington, D.C.
Agareo

politika scienco

Fondinto(j) Frank Johnson Goodnow vd
Ĉefestro(j) Gabriel Almond • Woodrow WilsonSamuel Phillips Huntington • Rogers Smith vd
Membro de Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • National Humanities Alliance • Nacia Koalicio por Historio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Usona Politik-Scienca Asocio (angle American Political Science Association, akronime APSA) estas la gvida profesia asocio de politikaj sciencistoj en Usono. La asocio estis fondita en 1903 kaj estas bazita en Vaŝingtono. La unua APSA-prezidanto estis Frank J. Goodnow de 1903 ĝis 1905, kaj la portempa prezidanto (aktuale en 2020) estas Paula D. McClain [1].

APSA publikigas kvar akademiajn ĵurnalojn, la American Political Science Review, Perspectives on Politics, Political Science & Politics, kaj la Journal of Political Science Education [2].

La franca ekvivalento al la APSA estas la Fondation nationale des sciences politiques. Sur la internacia nivelo, ĝi povas esti komparita kun la Internacia Politika Scienca Asocio (IPSA).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (en februaro 2021), la APSA estas dividita en 49 sekciojn kiuj estas dediĉitaj al specifaj temoj kaj areoj. La unuiĝo prezentas diversajn premiojn, inkluzive de ses libro-rilataj kaj 11 karier-rilataj premioj. La Centjara Centro por Politika Scienco kaj Public Affair ankaŭ estas funkciigita.

Dum la Tago de la Laboro, ĝi organizas ĉiujaran konferencon, kiun partoprenas pli ol mil politikaj sciencistoj el diversaj landoj, igante ĝin unu el la plej grandaj renkontiĝoj de politikaj sciencistoj en la mondo. Krome, ĝi periode sponsoras seminariojn kaj aliajn okazaĵojn por politikaj sciencistoj, politikistoj, la amaskomunikilaro, kaj la ĝenerala publiko.

La APSA ĉiujare aljuĝas multajn premiojn en diversaj kategorioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. APSA Presidents: 1903 to Present, aufgerufen am 17. November 2019.
  2. APSA-Journals, abgerufen am 31. Januar 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]