Uta Hasekamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uta Hasekamp
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1965 (1965-06-21) (58-jaraĝa)
Lingvoj germanafrancaEsperantoangla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arthistoriisto • esperantisto
Verkoj Tesi, la testudo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Uta HASEKAMP (naskiĝis la 11-an de junio 1965)[1] estas arthistoriistino kaj esperantistino en Bonno. Ŝi pasigis la lernejajn jarojn en Damme, Malsupra Saksio, dum la unuaj 10 lernejaj jaroj estis en la sama klaso kiel Thomas Pusch, kune kun li 13-jaraĝa lernis Esperanton en du semajnaj intensaj kursoj de printempo kaj aŭtuno 1979 kaj kune kun li en la sama jaro aliĝis al Germana Esperanto-Junularo. Post la abituro en 1984, ŝi ekstudis vidajn artojn en la bonna universitato, kaj ekloĝis en la domo de la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, kiun Eckhard Bick luprenis por komuna vivado de ses ĝis ok studentaj esperantistoj kaj kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj elstaris inter la tranoktejoj de Pasporta Servo per tio ke tie oni ofertis senkostan tranoktadon por nelimigita nombro de vojaĝantoj dum 30 tagoj - oferto tiom nekutima ke la muzikgrupo Amplifiki eĉ dediĉis tutan rokmuzikan kanton al la "Domo en Bonn'".[2] Interalie, ŝi kun Anna Formaggio verkis centojn da ilustraĵoj por la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kiu grandparte ekestis en la studenta domo kaj kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno. Kvankam ŝi jam ekde la fino de la 1980-aj jaroj translokiĝis al propra loĝejo en la centro de Bonno, ŝi daŭre plu apartenis al la redakcia teamo de la lernolibro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1986, paĝo 13
  2. prezento de la rokmuzikaĵo "Domo en Bonn" en la retejo de Vinilkosmo kun sonekzemplo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]