Uzanto-Diskuto:פארוק

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, פארוק!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 12:31, 8 Apr. 2012 (UTC)

Tombo de Zeĥarja[redakti fonton]

Saluton. Mi devis multe korekti en tiu artikolo, vi foje lasas vortojn en la hispana aŭ troe uzas konstruajn esprimojn kiaj tombo monumento, kvazaŭ ne ekzistus en Esperanto a-vortoj, tomba monumento. Krome ne necesas lasi en la redakta paĝo spurojn de alilingvaj ligiloj, se la artikolo estis bone ligita. Tio ŝajne malhelpas teknike.--kani (diskuto) 19:30, 25 Sep. 2015 (UTC)

Grava diskuto pri viaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton פארוק! Nun estas diskutataj viaj artikoloj en Diskutejo. Estas kelkaj aferoj, kiuj en viaj artikoloj de lingva vidpunkto ne taŭgas kaj homoj ilin multe korektas. Ankaŭ ŝajnas, ke vi uzas maŝinan tradukadon, sed lasas ĝin sen lingva revizio; kio estas maltaŭga. Bonvolu veni al Diskutejo kaj kundiskutu kun ni pri tio. Amike. --KuboF (diskuto) 19:53, 2 Okt. 2015 (UTC)

Saluton! Aldone, ĉar vi estis forbarita en pluraj Vikipedioj, ni aparte aprezus, se vi venus al Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Uzanto_forbarita_en_alilingva_vikipedio kaj klarigus al la komunumo pri kio temas. Se vi ne regas Esperanton, bonvolu ne enmetadi maŝinajn tradukojn ĉar ili pezigas nian komunumon. Se vi volas lerni Esperanon, mi rekomendas http://lernu.net/https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online . Amike. --KuboF (diskuto) 11:41, 12 Okt. 2015 (UTC)

Hi פארוק ! If you need help for translations from english into esperanto, please ask me. --Dominik (diskuto) 06:07, 8 Okt. 2015 (UTC)

Hi פארוק ! I have renamed your article "Ĝardeno de la Sinedrio Tomboj" --> Ĝardeno de la tomboj de la Sinedrio - I am still working on it. Be patient! --Dominik (diskuto) 19:47, 8 Okt. 2015 (UTC)

Nice to meet you, but…[redakti fonton]

שלום!‎ Dear colleague! Unfortunately, I do not know Hebrew yet, and you do not know Esperanto; so, I write you here in English. I am glad that you want to contribute to Wikipedia in Esperanto, but machine translations can not be good quality texts. It is clear by itself, that a person can contribute qualitatively to Wikipedia in some language only under the condition of knowing of that language. Esperanto is a powerful and beauty language, but however Esperanto is easy to learn; see the website of Esperanto League in Israel. With best wishes, Gamliel Fiŝkin (גַּמְלִיאֵל פִישְׁקִין‎) 02:37, 21 Okt. 2015 (UTC)

Please, learn Esperanto, and then you could contribue to our Wikipedia, which will be welcome. Sed please, do not use it before learning Esperanto.--kani (diskuto) 12:05, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara kolego, ĉu vi vere serioze laboras tie ? --pino (diskuto) 17:31, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon por via respondo sed ĉu vi povas skribi vian vikipedistan paĝon esperante ? --pino (diskuto) 14:20, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
jes dankon פארוק (diskuto) 20:40, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Sed, tamen pasis kelkaj jaroj kaj tion, kion vi diris, ke vi povas fari, vi ne faris. Do, mi diros pli klare. Skribu vian vikipediistan paĝon en Esperanto. Kaj lernu Esperanton. Poste venu kaj kontribuu, sed ne antaŭ tio.--kani (diskuto) 01:07, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi proponos tiun artikolon pro forigado ĉar ĝi estas verkuta en terura lingvaĵo, do ne uzebla. La lastan fojon mi sugestas al vi unue plibonigi vian lingvonivelon kaj nur poste verki artikolojn. Se vi denove aperigos tiajn monstraĵojn, mi devos bari vin por ŝpari tempon de aliaj kontribuantoj, kiuj devas ĉiam reverki ilin. Tio estos sola justa solvo de la problemo. Do elektu vi mem.RG72 (diskuto) 05:34, 9 maj. 2019 (UTC)[Respondi]