Uzanto-Diskuto:Arseno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --BonvenonBot 16:07, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton kaj Bonan Novjaron,


Bazo (lineara algebro) bezonas poluradon, tiam, aldoni informojn ne estas utila. Vi povas aldoni informojn, sed, fari la poluradon estus pli bone. Bonajn kontribuojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:43, 31 Dec. 2011 (UTC)

Kreo de duobligoj[redakti fonton]

Mi rimarkis ke vi lastatempe kreis du duobligojn de ekzistantaj artikoloj. Vi kreis novan artikolon sub la titolo "Komputilo de Turing" kvankam jam ekzistis "maŝino de Turing", kaj vi kreis novan artikolon sub la titolo "Leĝo de la ekskludita mezo", kvankam jam ekzistis artikolo sub la titolo "Leĝo pri elimino de tria" (kies titolon mi intertempe ŝanĝis al "Leĝo de neekzisto de tria eblo"). Se vi pensas ke ne ekzistas artikolo pri iu temo, estas konsilinde provi unue trovi la koncernan artikolon en alilingva Vikipedio, kaj tie rigardi ĉu estas interlingva ligilo al Esperanta artikolo. Tiel oni ofte povas trovi artikolon pri la temo en la Esperanta Vikipedio malgraŭ tio ke oni eble atendis alian titolon por ĝi. Marcos 18:18, 9 Jan. 2012 (UTC)

Respondo de Arseno[redakti fonton]

La artikolon, nomitan "Komputilo de Turing", mi erare kreis, ĉar mi nur komencis Vikipediumi. Mi tute konsentas ĝian detruon. La artikolon "Leĝo de la ekskludita mezo" mi kreis pro tio, ke iu ie kreis ligilon kun ĉi tiu nomo kaj mi ne ŝanĝis. Mi ne estas kontraŭ Via korekto. Vi pravas, estas utile rigardi la anglan Vikipedian version, ĉar ĝi estas nuntempe norma naskanto pri terminoj. Saluton!

Forigopropono[redakti fonton]

Forigo
Saluton Arseno, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Marcos (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Pensa spaco".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mi konsentas kaj petas pri pardono. Mi kreis la paĝon ŝerce, ĉar mi volis ekkoni, kiel oni punas la junajn Vikipedistojn, kiuj faras kontraŭ reguloj. Nun mi ekkonis iom :) Sed kiam mi provis mem forigi la nesukcesan artikolon, oni respondis, ke mi ne rajtas (eble, iu alia jam skribis ion en ĝin)

Seriozeco[redakti fonton]

Saluton, kara amiko. Mi ĵus legis aliajn indikojn jam faritajn al vi. Mi ĵus vidis di viajn novajn artikolojn nome Asertologiko kaj Identeco (logiko). Ambaŭ el ili havas nur du frazojn kaj malmultan enhavon. Eĉ ne estas ligoj al similaj alilingvaj artikoloj. Se ne temas pro esperantaĵoj kaj temas pri gravaj aferoj, certe estas tiaj artikoloj en aliaj vikipedioj. Ne necesas ke ni havu multajn artikolojn, se ili estas tiom negravaj kiom tiuj. Plibone plibonigu vian vikipediecon kaj faru nur unu sed pli bonan artikolon.--kani 20:44, 10 Jan. 2012 (UTC)

Bonvolu uzi antaŭrigardon[redakti fonton]

Bonan tagon! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Tlustulimu (diskuto) 15:23, 14 Sep. 2012 (UTC)

Drogo (kuracilo)[redakti fonton]

Forigo
Saluton Arseno, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Drogo (kuracilo)".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton Arseno! Estas bone vidi viajn kontribuojn al Vikipedio. Ili estos eĉ pli valoraj se vi plialtigos ilian kvaliton. Bonvolu legi kiel verki bonan artikolon. Amike, Michał Artur (diskuto) 14:30, 10 Okt. 2012 (UTC)

Saluton. Per tiu titolo vi malfermis artikolon kiu ŝajne korespondas al Surterataka aviadilo ĉar artikoloj en aliaj lingvoj kiaj angla, franca, hispana ktp., kondukas al tio, dum la vorto Bombaviadilo certe korespondas al Bomber en angla ktp. Tiele mi ŝanĝis tiun titolon al ĝermo de artikolo pri Bombaviadiloj ligataj al aliligvaj similtemaj artikoloj, kiun vi povos pligrandigi.--kani (diskuto) 17:01, 10 Okt. 2012 (UTC)