Uzanto-Diskuto:DYGLYS

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, DYGLYS!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 17:32, 10 Aŭg. 2015 (UTC)

Artikoloj[redakti fonton]

Saluton amiko! Mi volas gratuli pro viaj kontribuoj al nia komuna projekto, vikipedio! Tamen, mi volas atentigi pri kelkaj artikoloj kiujn mi trovis. Ekzemple, via lasta artikolo estas tiel: Esperanto-Bulteno de Brazila Esperantista Katolika Organizo. Eldonanto: Brazila Katoliko, Caixa Postal 4421, 01000 São Paulo, SP, Brazilo. Vidu, artikoloj devas sekvi enciklopediecan stilon ne nuran montron de adreso ĉar tio diras nenion. Mi rekomendas ekzemplon jenan: "Esperanto-Bulteno estas la oficiala bulteno de la Brazila Esperantista Katolika Organizo. Ĝin eldonas Brazila Katoliko. La bulteno aperas ... fojojn jare kaj informas pri aspektoj de la katolika kaj esperantista komunumoj..." mi volas montri ke oni devas krei pli sukan enhavon kaj krome, la artikoloj devas enhavi minimume tri faktojn kaj bluajn ligilojn. Koran dankon! --AndyHM 11:55, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Ipolitas Cieška[redakti fonton]

Saluton, DYGLYS. Dankon pro la nova artikolo Ipolitas Cieška. Sed kial vi metis <sub> kaj </sub> ĉirkaŭ la tiean informkeston {{Informkesto esperantisto}}? Ĝi tute ne efikas tie kaj tial estas superflua. Mi ĵus forigis ĝin. Krome en iu parametro de la informkesto estis </div> sen antaŭa <div>. Ankaŭ tion mi forigis. Bonvolu esti iomete pli atentema pri la vikia kodo. --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 18 Aŭg. 2015 (UTC)

Albinas VEBELIŪNAS[redakti fonton]

Saluton, Marius. Kial vi ĵus forviŝis la tutan enhavon el Albinas VEBELIŪNAS? --Tlustulimu (diskuto) 17:44, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton, Marius. Se vi pensas, ke Albinas VEBELIŪNAS estas superflua, ĉar jam ekzistas pli detala Albinas Vebeliūnas‎, vi povas peti la forigon de Albinas VEBELIŪNAS aldonante al ĝi la ŝablonon {{forigu}} jene:
{{forigu|duplikato de [[Albinas Vebeliūnas‎]]}}
Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton. Mi dekomence ŝanĝetis la titolon ĉar ne estis en ordo. Nun mi klopodas vikipediigi la tekston ĉar estis tute ne enciklopedieca sed persona priskribo kiu estas maltaŭga kaj nekongrua kun la enciklopedieco. Mi klopodas tion adapti. Dankon. Ĉefe mi bezonas la nomon de la loko kaj la nombron de la anoj se estas alia ol tiu menciita, ĉu 2, 20 aŭ 200; ili ne estas samaj. Mi forigis la kristanaĵojn kiuj estis nekompreneblaj por nekristanoj. Finfine Vikipedio estas por ĉiuj, ne nur por kristanaj katolikoj. Logike oni devus enmeti ankaŭ almenaŭ litovan version en la litova Vikipedio (se jam ne estas alilingvaj) por ligi tiun artikolon al ĝi; sdame utilus la litovan oficialan nomon en la esperanta versio.--kani (diskuto) 10:16, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke tiu artikolo ne ekzistas en la germana versio. Tio signifas plej verŝajne ke ĝi ne havas enciklopediecan valoron. Nur esperanttemaj artikoloj devas veni al Vikipedio sen ligo al alilingvaj versioj. Same por la Komunumo de Plena Domo. Se vi enmetas artikolojn kies valoro dubindas, oni konsideros ke vi uzas Vikipedion por propagandi pri negravaj, personaj aŭ ideologiaj aferoj (laŭ kriterioj de aliaj versioj). Tio kompreneble indas por esperantaj temoj sed ne por aliaj.--kani (diskuto) 11:12, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton. Simile al la antaŭa kazo mi korektis la redaktadon de tiu artikolo unue por vikipediigi ĝin. Ja unua afero estas ke temas pri urbo en Litovio, kion vi tute preteratentis. Due la apero de virgulino estas kreda afero kiun katolikoj povas kredi aŭ ne, sed oni ne povas intenci trudi tion kvazaŭ ĉiu en la mondo ĉu kredantoj aŭ ne kredantoj devas akcepti. Se vi redaktos tiajn aferojn en pli ampleksa senco, mi ne devos korekti tion kaj dediĉi la tempon kaj energion al aliaj aferoj. Dankon.--kani (diskuto) 20:09, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Barbora Žagarietė[redakti fonton]

Saluton, Dyglys. Dankon pro nova artikolo, kiun mi pro fuŝa esperantigo ĵus alinomis al Barbora Žagarietė. Krome estus bone, se vi ankoraŭ aldonus iom da referencoj kaj fontindikoj. Krome la artikolo ne havas enkondukajn frazojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:27, 9 Nov. 2015 (UTC)

Redakteto[redakti fonton]

Saluton! Mi permesis al mi redakteti vian novan paĝon Sankta Bystrik... kun la celo agrabligi la legadon... mi aldonis interspacetojn. Kore salutas --Vikiano (diskuto) 18:15, 3 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, antaŭ jaro vi kontribuis la artikolon Gražina Opulskienė. Ĉi tiu artikolo evidente origine estis verkita en la mi-formo, do supozeble de Gražina Opulskienė mem, ne de vi. Laŭ la reguloj pri aŭtoraj rajtoj ŝi devas esti menciita kiel aŭtoro, aŭ almenaŭ kiel fonto. Krome povus necesi pruvo ke ŝi konsentas la publikigon de sia teksto sub libera licenco. – Umbert' (diskuto) 10:27, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

(Sorry to write in English)