Uzanto-Diskuto:Flxz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Flxz!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 16:36, 31. Okt 2010 (UTC)

Dosiero:Sproeck1977.jpg[redakti fonton]

Saluton, Flxz. Mi vidis, ke via alŝutita bildo Dosiero:Sproeck1977.jpg ne havas licencajn informojn. Sed tio necesas por ĉiu bildo en la vikipedio. Uzeblajn ŝablonojn vi povas trovi en Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Por aldoni la licencan ŝablonon ne necesas realŝuti ion, sed uzendas la supra ligilo redakti. Amike --Tlustulimu 16:40, 31. Okt 2010 (UTC)

Dankon! Mi nun indikis uzrajton Flxz 17:01, 31. Okt 2010 (UTC)

La morto de Lena Karpunina[redakti fonton]

Saluton! Vi aldonis la informon pri la morto de Lena Karpunina. Bedaŭrinde mi ne trovis en la Reto informojn pri tio. Ĉu vi povus iel klarigi vian informofonton? La afero estas sufiĉe grava, do mi turnis min al vi por tion pliĝustigi.--RG72 (diskuto) 15:19, 4 Nov. 2013 (UTC)

> Mesaĝo de ŝia edzo en la dissendolisto de Berlin http://de.groups.yahoo.com/group/esperanto-berlin/ 213.61.135.242 15:51, 4 Nov. 2013 (UTC)

Bedaŭrinde tia paĝo ne taŭgas kiel fonto, ĉar ĝi ne estas libere alirebla sen aliĝo tie. --Tlustulimu (diskuto) 16:43, 4 Nov. 2013 (UTC)
Mi intertempe trovis pli taŭgan fonton, nome [1] kaj jam aldonis ĝin al la artikolo Lena Karpunina. --Tlustulimu (diskuto) 21:31, 4 Nov. 2013 (UTC)