Uzanto-Diskuto:Michawiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Michawiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Maksim 11:29, 27. Jan 2007 (UTC)

Ligon al prilingva artikolo vi atingas de babelŝablono aldonante parametron lingvo. Ekzemple aldonu lingvo=Supra soraba lingvo| en {{Vikipediisto hsb-*}}. Mi riparis je {{Vikipediisto hsb-3}} farendaj estas la ceteraj. Arno Lagrange  08:14, 1. Jun 2007 (UTC)

Ja "matrioŝkaj" estas la babelaj ŝablonoj : tio certe iom malfaciligas ties redaktadon por esploranto, sed ege malpezigas kiam oni komprenis la sistemon. Unu praŝablono difinas ĉiujn babelkadrojn, el tiu estas difinitaj tiom da kategoriaj ŝablonoj kiom bezonataj (D=denaska, 5 4 3 2 1 0, p=pasiva *=ajna). Poste estas facilege konstrui unuopajn lingvajn ŝablonojn nur plenigante la necesajn parametrojn (kodo, [lingvo], teksto). Eble nur mankas klariga paĝo por ĉio tio. Arno Lagrange  15:41, 2. Jun 2007 (UTC)

Saluton Michawiki. Mi ne certas pri la ĝusta traduko de la vorto hornjoserbšćina en esperanton. Ja ekzistas du proponoj, nome altsoraba (kun varianto alta soraba) kaj suprasoraba (kun varianto supra soraba). Kiu estas laŭ vi la pli taŭga? En la esperantovikipedio ja ankoraŭ mankas apartaj artikoloj pri la du skribaj lingvoj, sed anstataŭ tio ekzistas redirekto de "Supra soraba lingvo" al Soraba lingvo. Strangas iom, ke la redirekto de "Malsupra soraba lingvo" mankas. Kore --Tlustulimu 19:17, 23. Jun 2007 (UTC)

Saluton Tlustulimu. Mi preferas la tradukon "suprasoraba" anstataŭ "altsoraba", simple ĉar la germana traduko estas "obersorbisch kaj ne hochsorbisch. Eĉ rilate al la germana konfliktoj povas aperi, ĉar tie "hochdeutsch" estas unuflanke la kontraŭo al "niederdeutsch", aliflanke tamen tio estas nocio, kiu karakterizas certan stilformon de la germana lingvo, la norman lingvon. Kaj tiu "hochdeutsch" havas eĉ ankoraŭ temporilatajn formojn, "althochdeutsch", "mittelhochdeutsch", "neuhochdeutsch". Tial mi preferas la esprimon "suprasoraba", en la soraba la lingvo alikaze devus nomiĝi "wysokoserbšćina". Mi ankau kelkfoje ŝanĝis "altsoraba" al "suprasoraba". Supra- kaj malsupra- ankaŭ harmonias kun la nomoj de la regionoj, do Supra Luzacio kaj Malsupra Luzacio. Kio koncernas la redirektojn, mi rigardas la nunan situacion nur kiel provizoran staton. Tion oni povas ŝanĝi. Mi momente ne scias, ĉu la informoj pri la du sorabaj lingvoj jam estas tiom ampleksaj por krei du apartajn artikolojn. Se la apartigitaj artikoloj iam estos tiom ampleksaj, mi ne kredas, ke iu estus tiel stupida forigi ilin kaj fari anstataŭ tio redirekton. Korajn salutojn, --Michawiki 21:26, 23. Jun 2007 (UTC)
Saluton Michawiki. Dankon pro via respondo. La nova vortarego de Krause nur enhavas tradukon por soraba, sorabo, sed ne por la du lingvaj variaĵoj. Krome mi bezonis vian opinion por la ĉitiea projekto pri ŝablonoj, ĉar mi tie partoprenas kaj tradukis pecojn el la suprasoraba versio. Supre en la paĝo mi ja metis informan kesteton pri la traduko el la suprasoraba laŭ la jam pli longe troviĝantaj kestetoj pri la traduko laŭ germana, angla kaj franca lingvoj. Kore --Tlustulimu 16:27, 24. Jun 2007 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Ĉu vi gajnis milionon en la loterio? ;-) Mi tute ne havas tiom da mono kiom tiu vortarego kostas. -- Mi rememoris pri alia argumento rilate al apartigitaj artikoloj pri suprasoraba kaj malsuprasoraba. Eble baldaŭ la malsuprasoraba Vikipedio estos oficiala. Ankaŭ ekzistas du lingvokodoj. Do, laŭ mia opinio ne estas iu kaŭzo por kontesti, ke ekzistas du diferencaj sorabaj lingvoj. Certe estas ja ankoraŭ diskutoj, ĉu ili estas du lingvoj aŭ nur du dialektoj. Laŭ mia opinio estas tiom da diferencoj, tiel ke mi opinias ilin du diferencaj lingvoj. Eĉ la slovaka kaj ĉeĥa estas du lingvoj, tiuj estas laŭ mi opinio pli similaj unu al la alia ol la suprasoraba al la malsuprasoraba. Eble ni povas truki: en la artikolo "Soraba lingvo" ja aperas la kapvortoj suprasoraba kaj malsuprasoraba. Eĉ en la okazo de ĝenerala redirekto, vi povas salti de tie al la aparta artikolo suprasoraba resp. malsuprasoraba lingvo. Korajn salutojn, --Michawiki 22:02, 24. Jun 2007 (UTC)
Saluton Michawiki. Mi ne gajnis loterion. Tial mi devas uzi eblecon de partopago dum kvar monatoj. - Mi scias, ke estas kelkaj diferencoj inter la sorabaj lingvoj. Sed mi ankoraŭ ne bone lernis la malsupran, kvankam mi jam havas lernolibron por ĝi. Mi planas traduki ŝablonojn el la suprasoraba en la malsupran, sed maljam ekde la starto de la malsuprasoraba vikipedio. Korajn salutojn --Tlustulimu 13:15, 25. Jun 2007 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Al kiu vi pagas la partopagon? Al la eldonejo aŭ al Rolf Beau? Kaj kiom po monato? Eble mi ankaŭ faros tion. Ĉu la eldonejo estas denove Buske-Verlag? -- Malsuprasoraban mi ankaŭ ne scipovas, mi eĉ ne havas lernolibron resp. vortaron. Korajn salutojn, --Michawiki 18:47, 25. Jun 2007 (UTC)
Saluton Michawiki. Mi pagas al la librovendejo en mia urbo Neustrelitz trioble 25 € kaj tiam 23 €; do entute 98 €. Tie mi jam kelkfoje partopage aĉetis librojn, eĉ la sepvoluman libraron pri la platdiĉa lingvo en Meklenburgio-Antaŭpomerio. La eldonejo denove estas Buske-Verlag en Hamburgo. - Mi ankoraŭ lernos la Malsuprasoraban, ĉar la Malsupra Luzacio por mi estas iom pli proksima kaj mi volas uzi mian lernolibron. Krome la planata Vikipedio certe bezonos ĉiun helpanton, ĉu ne? Korajn salutojn --Tlustulimu 19:38, 26. Jun 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:12, 21. Nov 2007 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Saluton, Michawiki. Mi ĵus vidis, ke vi okupiĝis pri artikolo pri komputila programo. Sed bonvolu atenti, ke nun la ŝablono nomiĝas {{Informkesto programo}} por atingi unuecan nomskemon. Mi ekis diskuton pri tiaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 17:20, 6. Jan 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu kaj ankoraŭ ĉion bonan por la nova jaro. Mi jam uzis ĉi tiun ŝablonon, mi prenis ĝin el la artikolo SeaMonkey. Korajn salutojn, --Michawiki 17:37, 6. Jan 2008 (UTC)
Dankon pro la bondeziroj, kiujn mi nur povas reciproki. Mi iom miras pri via foresto el hsbwp. Kore --Tlustulimu 17:41, 6. Jan 2008 (UTC)
Dankon Tlustulimu. Nun, mi forestis el la tuta interreto. Bedaŭrinde mi havis financajn problemojn, tiel ke mi ne povis pagi fakturojn de TELEKOM. Tial ĝi blokis mian telefonon kaj do ankaŭ mian retkonekton. Korajn salutojn, --Michawiki 18:06, 6. Jan 2008 (UTC)
Nedankinde. Sed ankaŭ mi ne tro bone fartas monuje. Krome ekde morgaŭ mi pli malofte zigzagos ĉi tie kaj en hsbwp, ĉar mi denove devos 1€e laboreti. - Ĉu vi hazarde scias, kien malaperis Wysočan el hsbwp? Li startis multajn artikolojn pri plantoj. Kore --Tlustulimu 18:41, 6. Jan 2008 (UTC)
Ne, li jam ne kunlaboris antaŭ ol mi estas blokita de TELEKOM. Se mi bone rememoris li ĉesis mallonge post kiam mi kritikis lin, ĉar li ĉiam malĝuste metis la intervikiajn ligilojn. Kiam li ekz. verkis ĝermon al iu certa planto, li metis la intervikian ligilon al iu alivikipedia artikolo, kiu estis parenca, do ekz. al la respektiva plantfamilio, al kiu ĉi tiu planto apartenas. Li ĉiam metis intervikian ligilon. Li eĉ metis la intervikian ligilon al iu artikolo, se ekzistas en alivikipedia artikolo pri ĉi tiu planto, do fakte 1:1. Sed, tio nur estis mia supozo. Li ne tuj ĉesis verki ĝermojn pri plantoj. Li plendis, ke li ne sciis, kiel tio estu farata kaj li ne komprenus nian vikipedian ĵargonon. Sed mi respondis al li, ke li ja povus demandi kaj ke mi opinias lian eldiron elturniĝo. Korajn salutojn, --Michawiki 20:20, 6. Jan 2008 (UTC)

Ĝentileco dum diskuto[redakti fonton]

Estimata, mi aprezus ke vi restu ene de limoj de ĝentileco dum diskutado. Vian nomadon de miaj skribaĵoj stultaĵo, mi konsideras kiel ne ĝentila. Kompreneble mi provis pruvi la absurdecon de via insisto plu proponi la vorton "konstitui" kies PIV-an difinon mi provizis. Evidente estus erare uzi la vorton "konstitui". Sen ia dubo temas pri "konstitucio". Mi dankas ke vi simple agnoskas tion. Arno Lagrange @ 05:35, 26. Apr 2008 (UTC)

Via reakcio ŝajnas al mi esti iomete stranga. Ĉu diri, ke io estas stultaĵo laŭ mia opinio, vere estas malĝentila? Mi ne parolis pri stultulo kaj ankaŭ neniam farus tion. Tio ne estus nur malĝentila, tio estus ofenda! Sed tion mi tute ne skribis kaj ankaŭ neniam skribus! La vorto stultaĵo rilatas nur al via eldiro, ke la esprimo Rusa Konstitua Asembleo signifus, ke lando estus fondanta! Tiun eldiron mi opinias stultaĵo. Nu bone, eble la vorto sensencaĵo estus estinta pli taŭga. Malgraŭ tio, bonvolu pardoni, ke mi formulis iomete tro draste. --Michawiki 07:50, 26. Apr 2008 (UTC)
En ordo : fakte mi per absurdo volis evidentigi ke 'konstitui' ne taŭgas. Se estus teminta pri "konstitui Rusion", signifus ke Rusio ne estus ekzistinta antaŭe kaj ke la tasko de la asembleo estus ekekzistigi ĝin (konstitui ĝin). Evidente ne temas pri tio. En la ruslingva artikolo ru:Учредительное Собрание - dum mi ne komprenas la rusan - mi rimarkis ke aperas en la unua linio la franclingva "Assemblée constituante" pri kiu mi povas certigi al vi ke ĝi signifas Konstitucianta Asembleo.
Aliteme : "reakcio" estas politika tendenco kontraŭstari ŝanĝojn. Pri mia respondo "reago" pli taŭgus. Ekzistas vortparoj kiaj konstitui/konstitucio reago/reakcio volumo/volumeno kun sama etimologio kiuj havas malsamajn kaj klare apartajn signifojn en Esperanto. Kontrolo en bona vortaro povas helpi eviti eraran uzon de tiaj vortoj. AL @ 22:43, 26. Apr 2008 (UTC)
Al "konstitui Rusion": tio estas tute alia kunteksto, vi ne povas simple ŝanĝi la esprimon. Estas klare, ke la signifo tiam ŝanĝiĝos. En la origina esprimo estas la adjektivo "konstitua", kiu karakterizas "Asambleo"-n. Tio esprimas, ke io estas konstituata, sed tute ne Rusio, ĉar tie estas la adjektivo "Rusa", kiu nur esprimas, ke temas pri rusa asambleo.
Al "reakcio": Vi pravas, "reakcio" estas germanismo kun tiu signifo, en kiu mi uzis ĝin. "Reago" estas la korekta vorto. --Michawiki 04:19, 27. Apr 2008 (UTC)

Ĝentileco dum diskutoj 2[redakti fonton]

Vidante la supran plendon kaj peton de Arno mi nun aldonas mian parton, ĉar vi ne reagis ĝis nun en la paĝo "diskuto de firefox":


" Michawiki:

- vi ne komprenis miajn tekstojn, dezirojn. Tio povas okazi.

- mi ne komprenis viajn tekstojn, dezirojn, tio povas okazi.

Kio nepre ne okazu: ke unu samideano atakas malghentile kaj malamike alian. Bonvolu trifoje relegi vian supran tekston (en diskuto:Mozilla firefox). Vi atakis min. ... Inter samideanoj tio ne okazu! Ĉu ne?

Vi uzis esprimojn "vi estas aroganta", "vi estas kaoto" ktp. Mi petas, ke vi petas pardonon pri tio. --Hans 21:03, 27. Maj 2008 (UTC) (ŝanĝita iom 2.junio, ankoraŭ mi atendas!)


Via supra pizokalkulo kun Arno pri la laŭ vi grava diferenco inter "stultaĵo" kaj "stultulo" bedaŭrinde malplibonigas la impreson. Ŝanĝu vian konduton al ĝentila, komprenema, amikeca! --Hans 13:29, 2. Jun 2008 (UTC)

Hans, mi ne ŝanĝas mian opinion pri la diskuto sur Diskuto:Mozilla Firefox. Mi klarigis, kial. Sed vi ŝajne denove ne legis la temrilatan enhavon, vi denove nur eltiris, kio iel ĝenas vin. Dum la tuta diskuto vi neniam vere rilatis al miaj klarigoj. Ŝajne vi ne volas kompreni tion. Mi ankaŭ sentis min atakita, kiam mi germane ripetis klarigojn, ĉar vi skribis, ke vi ne komprenis miajn esperantlingvajn klarigojn. Kaj vi nur kritikis anstataŭ respondi la klarigojn. Vi ankaŭ ne skribis, ke vi ne kompenis miajn klarigojn, escepte post la unua diskuto, kio min kaŭzis klarigi tion ankoraufoje germane. Sed neniu respondo, nur kritiko. Tio estis la kaŭzo, kial mi nomis vin kaoto kaj aroganta, nur pro tiu via tuta diskuto. Mi ja ne konas vin kial personon, do mi ne povas vere prijuĝi vin.
Kio koncernas la diferencon inter "stultaĵo" kaj "stultulo", ĉu vi vere ne scias la diferencon? "Stultaĵo" povas okazi al ĉiu homo, tio estas kvazaŭ homa destino. "Stultulo" estas insulto. Tion mi volis klarigi al Arno. Mi neniam skribis al Arno, ke li estas stultulo kaj mi ne farus tion. Mi ankaŭ ne nomus vin stultulo. Tio ne estas pizokalkulo, tio estas grava diferenco! --Michawiki 20:54, 2. Jun 2008 (UTC)

Saluton Michawiki, tiun enkategoriigon mi baldaŭ forigos, post interkonsento pri alia sistemo de markado faritu kun A.L. Tamen, mi ne faris eraron kaj la rilato de soraboj kun IJK 2009 ja ekzistas - eble la plej grava novaĵo pri tiu IJK estas ke ĝi estas internacia, okazanta ĉe la trilandlimo Ĉeĥio/Germanio/Pollando, kun strebo al multe da internacieco kaj videbla ĉeesto de elementoj de ĉiuj tiuj tri landoj dum la kongreso. Kaj ja la soraboj estas ĝuste gento kiu delonge loĝas en pli-malpli la sama regiono (kvankam mi konscias ke ili verŝajne neniam loĝis rekte en Liberec). Tiel venis la ideo iom popularigi tiun ĉi bedaŭrinde ofte forgesatan popolon okaze de la IJK, kaj ekzemple okazigi prelegon pri ili, ilia kulturo kaj strebado pri konservo de propra identeco (kio ja eĉ bone taŭgas al la kongresa temo "liberec'") ktp. Mi esperas, ke tio ĉi donas klarigon kial mi sentas rilaton inter soraboj kaj IJK 2009. Cetere, Michawiki, ĉu vi estas scianto pri la soraba temaro? Almenaŭ laŭ la alta scipovo de la supersoraba lingvo mi konkludus tion. Se jes, ĉu eble vi pretus pridiskuti eblan kunlaboron okaze de la IJK, ekzemple ĉu vi volus kontribui per iu tia prelego al la programo? Kaze de via intereso, bonvolu reskribi ĉu en mian diskutpaĝon, ĉu retpoŝte. Salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:50, 12. Jan 2009 (UTC)

Listo de esperantigitaj programaroj[redakti fonton]

Saluton, Michawiki. Mi ĵus trovis la artikolon Listo de esperantigitaj programaroj. Ĉu vi eventuale emus traduki ĝin en la sorabajn lingvojn? Kore --Tlustulimu 17:42, 31. Mar 2009 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 15:01, 12. Jun 2010 (UTC)