Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20080102

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Tlustulimu/Arkivo20080102!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 14:34, 11. Jan 2006 (UTC)

Ĉu anagramo?[redakti fonton]

Ĉu via vikipediista nomo estas anagramo el STULTULUMI? Ŝajne vi estas simile freneza kiel mi ;-)
Belan vikipediumadon deziras al vi ankaŭ --Unukorno el Saksio (eble konata de renkontiĝoj antaŭ multaj jaroj...)

Saluton, mia vikipediista nomo ne estas anagramo el Stultulimi. Ĝi eĉ ne estas Esperantovorto. Mi havas eĉ pli "frenezan" hobion; nome mi inventis propran lingvon. Sed tiu lingvo ne taŭgas kiel anstatauaĵo de Esperanto. Do ne timu ion. Mia lingvo nur estas ludaĵo. --Tlustulimu 16:27, 28. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono[redakti fonton]

Vi kreis ŝablonon {{De urbo}} . Mi nur bedaŭras ke vi konservis al la variabloj anglajn nomojn. Estus vera plibonigo se la variabloj havus esperantajn nomojn : tio pli faciligus la redaktadon al vikipediistoj kiuj ne scipovas la anglan lingvon. Cetere ĉu vi rimarkis ke Silĉjo ĵus kreis ŝablonon {{Franca komunumo}} ? Estus bone ke tiuj similaj ŝablonoj sekvu samajn regulojn : laŭ aspekto, ordo de la informoj, nomo (mi sugestas {{Urbo de}} {{Urbo fr}} ... ), kaj nomo de variabloj - denove por faciligi la pluan redaktadon. Povus ekzisti ia ŝablono {{Urbo}} el kiu oni kreus la diversajn apartajn ŝablonojn per ia sintakso kia

{{urbo
 |lando=de
 |Nomo=Neustrelitz
 |...= ... }}   

Arno Lagrange  22:22, 4. Feb 2006 (UTC)

Dankon por via propono. Mi nur hazarde trovis la ŝablonon en la artikolo pri Varsovio. Do estus bone, se vi ankaŭ petus la polojn kaj francojn adapti siajn ŝablonojn al unueca skemo. Mi faros tion pri la ŝablono por germanio, ĉar ankoraŭ eblas. La germanaj urboj ankoraŭ ne uzas ŝablonon por entabeligi la plej gravajn datojn pri la urboj. Sed ni atentu, ke malgraŭ EU la diversaj membroŝtatoj havas malsamajn administrajn strukturojn, kiujn ni certu devos atenti en la redaktado de la ŝablonoj, ĉu ne. --Tlustulimu 22:34, 4. Feb 2006 (UTC)
Mi forgesis mencii, ke la plej multaj lando eĉ ne apartenas al EU, kaj tial tutcerte la admininstraj apartaĵoj malfaciligos al ni unuecan skemon por la ŝablonoj. Ĉu ni eble aranĝu diskuteton pri tio en iom pli vasta rondo? --Tlustulimu 23:16, 4. Feb 2006 (UTC)
Saluton Arno, mi komparis kelkajn diverslandajn ŝablonojn por urboj. Bedaŭrinde preskaŭ ne ekzistas unueco. Tial mi metis diskuteton al la Vikipedio:Diskutejo#urboshablono. --Tlustulimu 23:40, 4. Feb 2006 (UTC)

Traduketo por la soraba vikipedio[redakti fonton]

Saluton René! Jen la tradukoj petitaj de vi:

  • eo: Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon.
  • cs: Existuje také šablona User hsb-0 pro uživatele, kteří neovládají lužickou srbštinu.
  • sk: Existuje tiež šablóna User hsb-0 pre užívateľov, ktorí neovládajú lužickú srbštinu.

La ĉeĥan tradukis mi mem, la slovakan kun helpo de mia slovaka kunstudantino Eliška, ĉar mi tiun lingvon ankoraŭ ne tute bone aktive regas. Mi esperas, ke la tradukoj utilos al vi.

Cetere, mi nepre por la estonteco memoru plu vian nomon kaj kontaktojn, ĉar eble iam estontece post kelkaj jaroj Ĉeĥa Esperanto-Junularo ŝatus okazigi IJK-n en Ĉeĥio, kaj kiel unu el la kandidaturboj estas Liberec (germane Reichenberg). Kaj tiuokaze ni ŝatus profiti de ĝia proksimeco al la CZ-DE-PL-trilandlimo, kaj ankaŭ de la proksimaj interesaj sorabaj regiono kaj kulturo. Ĉu vi havas iujn pli proksimajn ligojn al tiu etno? Vi estas la unua esperantisto okupiĝanta pri tiu temo, pri kiu mi scias. Ĉu eble estas pliaj? Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:03, 24. Jan 2007 (UTC)

Saluton Marek. Dankegon pro viaj tradukoj. Mi nur ŝatas slavajn lingvojn kaj ekde kelka tempo lernetas la soraban. Rektajn rilatojn mi nur havas dum vizitoj al esperantistoj en Pollando. Bedaŭrinde mi ĝis nun ankoraŭ ne estis en Luzacio. Ĉu vi emus kursestri min tra la ĉeĥa? Jes, estas alia esperantisto en la soraba vikipedio, kiu serĉas post demando de iu ĉeĥo per la ĉitiea Babilejo sorabojn kiuj hazarde scipovas esperanton. Amike, --Tlustulimu 21:17, 24. Jan 2007 (UTC)

Traduku en la kaŝuban[redakti fonton]

Saluton! Vi petis ke mi petis la sekvan frazon en la kaŝuban: "Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon."

Mi ne estas denaska parolanto de la kaŝuba, sed ŝajnas al mi ke kaŝuboj almenaŭ komprenos la jenan tradukon:
Je téż szablóna User hsb-0 dlô brëkòwników, chtërni nie rozmieją górnołużëcczi mòwë.

Paul Hopkins 27. Jan 2007

Ŝablono UzantoLando[redakti fonton]

Mi respondas ĉi tie vian demandon pri {{UzantoLando}} pro la esperantaj ĉapelliteroj kiujn ne povas facile estigi en la soraba vikipedio. La menciita ŝablono estas iom komplike konstruita. Ĝi eluzas mem tri ŝablonojn

  • {{Bildomesaĝokadro}} : kiu provizas la aspekton
  • {{AnglaLandNomo}} {{LokoDeFlago}} kiuj provizas la bildon de la flago; enmetante la esperantan nomon de lando oni sukcesas montri respektivan landflagon kies nomo estas sub formo flag_of_[anla nomo de la lando].svg

Se vi volas enporti en la soraban vikipedion la ŝablonon {{UzantoLando}} vi devos enporti kaj traduki ankaŭ la tri aliajn ŝablonojn. El {{UzantoLando}} evoluis diversaj aliaj ŝablonoj kiujn vi povas trovi en Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por uzanta paĝo. Mi dankas vin pro informoj pri miaj okcidentslavaj prauloj : mi kontrolos ĉu mi havas informojn pri preciza devenloko. Arno Lagrange  09:24, 29. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro viaj informoj pri iom kompleksa resp. komplika ŝablono. Kore --Tlustulimu 10:06, 29. Jan 2007 (UTC)
Saluton Arno. Mi finfine sukcesis sorabigi la ŝablonojn. Dankegon pro la ideo. Kore --Tlustulimu 14:41, 29. Jan 2007 (UTC)
Pardonu ke mi ne tuj reagis al via peto. Via traduko de {{UzantoLando}} al hsb:Předłoha:WužiwarskiKraj ŝajne anstataŭas la vorton 'loko' per iu pli trafa (urbo, vilaĝo, ktp. ) Estas bone se restas la sama sola ŝablono al kiu oni povus nun aldoni novan variablon, sen ke tio fuŝus la jam ekzistantajn aperojn de la ŝablono. Mi tre instigas vin tion realigi. Arno Lagrange  00:27, 8. Feb 2007 (UTC)
Mi ĵus aldonis la variablon lokospeco al la ŝablonoj {{UzantoLando}} kaj {{BabelLando‎}}. Ĝi funkcias laŭ jena skemo:
u - urbo, v - vilaĝo, ĉ - ĉefurbo, r - regiona ĉefurbo

Do oni nur metu la unuan literon de la koncerna vorto kiel valoron kaj havos la ĝustan specon. Se oni ne uzas la variablon, restas la vorto loko. Ĉu mi ankaŭ aldoni similan funkcion al la ŝablono {{DevenLoĝLoko}}? Se jes, necesus du variabloj, ĉar tie ja temas pri du lokoj. Kore --Tlustulimu 13:04, 8. Feb 2007 (UTC)

Jes bonvolu evoluigi la ŝablonojn laŭ viaj sugestoj. Vi ŝajnas sufiĉe lerta en ŝablonverkado : do bonvolu realigi viajn projektojn. Atentu ke vi ne kaŭzos fuŝojn en la paĝoj kie ili aperas. Klopodu ŝpari vian penon evoluigante la fontŝablonojn kaj kaskade ricevos la aldonojn la aliaj ŝablonoj. {{DevenLoĝLoko}} esti aparte kreita ĉar inter esperantistoj multaj loĝadas en lando el kiu ili ne devenas kaj ili ŝatas informi de kie ili venas kaj kie ili nun loĝas : sekve ĉiu variablo devus ricevi du eblecojn loĝ- kaj deven-, aŭ vi povus elturniĝi per ia metaŝablono vokata dufoje kun variablo unu foje loĝdeven=loĝ (defaŭlte) alifoje loĝdeven=deven. Se ne estas loĝdeven=deven la teksto estus "mi loĝas en urbo Xo, ..." se jes : "mi loĝas en vilaĝo X-o, ... kaj devenas de urbo Y-o ...". Mi ekfaris provon vidu Ŝablona diskuto:UzantoLando kaj {{LoĝDevenLoko/dokumentado}}. La labora estas fininda. AL @ 11:42, 13. Feb 2007 (UTC)
Mi nun atingis pli kontentigan rezulton. Vidu : {{UzantoLando/dokumentado}}. AL @ 12:37, 13. Feb 2007 (UTC)

Re: Lingvaĵo[redakti fonton]

Saluton! Dankon por via korekto. Mi parolas baza Esperanton, sed mi estas volonta lerni! --Skenmy 13:29, 11. Apr 2007 (UTC)

Saluton! Kiel mi alŝutu foton el mia komputilo? jc

de Dmitri Lytov[redakti fonton]

Saluton! Nur hodiaŭ mi legis vian mesaĝon. Ĉu vi nun bezonas helpon? --Dmitri Lytov 04:43, 16. Apr 2007 (UTC)

Ukraine: Також існує шаблон User hsb-0 для учасників, які не володіють верхньолужицькою мовою. Se mi ne forgesos, poste mi tradukos ankaŭ en aliajn lingvojn. --Dmitri Lytov 10:17, 6. Maj 2007 (UTC)

Dankon al vi[redakti fonton]

Saluton! Dankon pro viaj korektoj en Helpo:Kutimaj_komencanteraroj. Mi devas plibonigi mian gramatikon kaj stilon, kaj dank' al vi mi ankaŭ hodiaŭ iom lernis. :) Denizo 11:48, 27. Apr 2007 (UTC)

Ne dankinde, Denizo. Mi volonte korektas eraretojn. Krome mi rimarkis, ke la ĉitiea helposistemo ankoraŭ havas kelkajn farendaĵojn. Do mankas kelkaj helperoj. Mi ja volis ligi ĉiujn subŝablonojn de {{Rq}} (prijuĝa ŝablono por malpretaj artikoloj; laŭ suprasoraba kaj rusa vikipedioj) al la helpopaĝoj. Sed tio parte ne eblas, ĉar ankoraŭ ne ekzistas la koncernaj helpopaĝoj. Kore --Tlustulimu 12:12, 27. Apr 2007 (UTC)
mm! Mi ankaŭ tion rimarkis, kiam mi komencis verki en tiu ĉi vikipedio. Verŝajne oni ne taktis helpopaĝojn kiel grava afero. Nun ni ja ankaŭ havas la manlibro pri vikipedio. Tiu ŝablono aspektas tre ampleksa sed certe havinda! Mi proponas al vi prezentu ĝin en la vikipedio:diskutejo--Denizo 12:20, 28. Apr 2007 (UTC)
Saluton Denizo. Mi jam prezentis ĝin en la vikipedio:diskutejo. La ŝablono nur ekzistas en 2 aliaj vikipedioj (ru, hsb), ĉar ĝi ankoraŭ estas sufiĉe nova. Ĉu vi havus proponojn pri aldonendaj subŝablonoj? Por ĉiu korektendo de artikolo ekzistas aparta subŝablono. La ŝablono finfine ebligas marki artikolojn, kiuj havas pli ol unu korektendon. Kore --Tlustulimu 18:18, 29. Apr 2007 (UTC)

Kondiĉa enkategoriado[redakti fonton]

Kondiĉaj sintenoj ja ekzistas (ekzemple se vi provas interlingve ligi el diskutpaĝo, ligilo ne estas aldonita en la flankan strion). Tamen responde al via demando eble Byrial pravas ke oni prefere elturniĝu per <noinclude> <includeonly> kaj {{{nokat}}}. Vidu ekzemple {{Uzantoskatolo}} Arno Lagrange  08:09, 22. Maj 2007 (UTC)

Mi provis iom esplori Babel2 sed ne ĝuste komprenas kiel ĝi devus funkcii, kion vi celas, kaj kian malfacilaĵojn vi renkontas. Bonvolu klarigi tion en iu provpaĝo ekzemple hsb:Předłoha:Babel2/Testowa kun esperantlingvaj klarigoj por ke mi povu kompreni, kaj informu min kiam vi faris tion. Mi fakte iom perdiĝas pro la tro fremdaj vortoj en jam sufiĉe komplika projekto. Helpeme Arno Lagrange  12:05, 12. Jun 2007 (UTC)

Foje aperas problemo ĉar en la paĝo estas vokataj tro da ŝablonoj aŭ la sama ŝablono tro multfoje : la softvaro trudas ne preterpaseblan limon. AL @ 12:14, 12. Jun 2007 (UTC)
Kion devus esti hsb:Předłoha:User wopačny kaj hsb:Předłoha:User wopačna ? AL @ 12:22, 12. Jun 2007 (UTC)

Dankon pro viaj provlegado kaj kroektoj. Mi rimarkas vian uzon de -i- en meklenburgia-antaŭpomeria. Ĉu vi sentas preferinde se mi aldonus -i- al brandenburga por fari ĝin bradenburgia? Eble ne gravas, sed tio ŝajnus al mi (kiu ne konas la areon) pli konsekvenca. Afable, Bill O'Ryan 09:33, 13. Jun 2007 (UTC)

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis al brandenburgia, ĉar temas pri la lingvo en la federacia lando Brandenburgio, sed ne pri tiu en la urbo Brandenburgo, kiu situas en ĉi tiu federacia lando. Kore --Tlustulimu 16:37, 17. Jun 2007 (UTC)

Luzitanio[redakti fonton]

En ordo pri Luzitanio. Mi ne jam estis kontrolinta la vorton en PIV, kaj estus instalinta redirekton de Luzitanio (eo) al Lusitania (latina originalo), ĉar ne pri ĉiu romia provinco ekzistas esperanta nomo... Sed estas tute en ordo preferi la esperantan nomon, tiukaze ke ĝi ekzistas. Vi cetere estis tre rapida: mi ankoraŭ ne finverkis la paĝon, kaj vi jam ŝanĝis ĝin. Sed mi adaptiĝis.

Saluton, ThomasPusch 20:37, 19. Jun 2007 (UTC)

Saluton Thomas, mi ne mirus, se profesoro Krause metis esperantigojn por ĉiuj romiaj provincoj en la novan vortaregon. Sed mi ankoraŭ ne kontrolis. Ĉu mi serĉu en la nova vortarego? Kore --Tlustulimu 14:55, 20. Jun 2007 (UTC)

Hello Tlustulimu, Sorry to disturb you, but could you please write a stub http://eo.wikipedia.org/wiki/Erik_Mongrain - just a few sentences based on http://en.wikipedia.org/wiki/Erik_Mongrain? Just 2-5 sentences would be sufficient enough. Please! --Antaya 21:44, 26. Jun 2007 (UTC)

Vielen Danke!--Bogitor 19:46, 29. Jun 2007 (UTC)

Poŝtelefono[redakti fonton]

Oni pli fure jam atentigis min pri tio, ke en Eo ne ekzistas la radiko mobil-. Poŝtelefono estas vaste uzata kaj akceptata esprimo en Eo. Narvalo 19:42, 1. Jul 2007 (UTC) Mi ŝovis ĝin ĉi tien, ĉar estas diskutero. Kore --Tlustulimu 19:45, 1. Jul 2007 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Mi bedaŭrinde tute ne havas tempon en ĉi tagoj por enprofundiĝi en tiujn interesajn aferojn : mi nome estas finpreperanta mian novan domon por kiel eble plej baldaŭ tie ekloĝi. Arno Lagrange  06:00, 6. Jul 2007 (UTC)

Tradukindaj mesaĝoj[redakti fonton]

Dankon. Kaj dankon pro la sugestitaj tradukindaĵoj, kiujn mi plenumis. Rezulte la unua el la kvar mesaĝetoj ĉe la supro de la atentar-paĝo ŝanĝiĝis:

Vidu koncernajn ŝanĝojn | View and edit watchlist | Edit raw watchlist | Clear watchlist

Mi serĉis diversmaniere la paĝojn sur kiuj mi povus fari la aliajn tradukojn, sed ĝis nun ne sukcesis. Verŝajne mi uzas maltaŭgan metodon aŭ serĉas malĝustaloke. Ĉu vi havas ian sugeston rilate al serĉmetodo? Dankas. Bill O'Ryan 01:53, 22. Jul 2007 (UTC)

Saluton, Bill. Pardonu pro mia malfrua respondo. Mi ne estis hejme pro tendumado. Vi povas uzi la specialan paĝon Ĉiuj mesaĝoj, sur kiu vi trovos ĉion, kio jam estas tradukita, sed ankaŭ tion, kio ankoraŭ bezonas tradukon. Tradukendas ekzemple MediaWiki:watchlisttools-clear, MediaWiki:watchlisttools-edit, MediaWiki:watchlisttools-raw sed ankaŭ kelkaj aliaj. - La surekranigo de la speciala paĝo iom daŭras, ĉar ĝi estas tre longa. Mi deziras al vi, ke vi trovos ĉion tie kaj sukcesos traduki por ni. Kore --Tlustulimu 15:57, 30. Jul 2007 (UTC)
Dankon. Mi trakontrolis la donitan paĝon Ĉiuj mesaĝoj kaj tradukis multajn mesaĝojn. Sed estas tri kategorioj kiujn mi ignoris:
  1. Tiujn kiuj entenis la afiŝon Atentu: Vi rekreas paĝon kiun iu antaŭe forigis.. Ekzemple MediaWiki:Exif-ycbcrcoefficients.
  2. Tiujn kies mesaĝo konsistas el nur unu aŭ du literoj. Ekzemple, MediaWiki:Accesskey-ca-move.
  3. Tiujn kies redakto-fenestro malplenas. Ekzemple, MediaWiki:Checkuser-nomatch. Mi timis ke, se ili ja estas uzataj, aldoni tekston tiakaze eble ion fuŝus.
Afable, Bill O'Ryan 07:54, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Armena Reĝlando[redakti fonton]

Is it confusing alot? just wondering, also will it be deleted? thank you. --Yegoyan 17:50, 31. Jul 2007 (UTC)

Oh I see, thank you. --Yegoyan 17:56, 31. Jul 2007 (UTC)

Esperanto at Betawiki[redakti fonton]

Hi Tlustulimu. You have done some translation work on the MediaWiki messages at Betawiki[1]. I was wondering if you were still going to work on them and if we should maybe commit the currently changed messages to Subversion so they will be used everywhere. Please let us know. Cheers! Siebrand 10:46, 28. Aŭg 2007 (UTC)

Hello Siebrand. I translated some extensions:
  • Antispoof (but not completely - I couldn't found the translation for spoof)
  • Category Tree
  • Cite (special page)
  • Desysop
  • Duplicator
  • File Path
  • Make Bot
  • Make Sysop
  • Newest Pages
  • Newuser Log
  • Rename User
  • Site Matrix
  • Translate
But I also translated some messages from the "Core system messages". Could anybody check my translations in the extensions, because my English is en-2 only? Greetings --Tlustulimu 12:38, 29. Aŭg 2007 (UTC)

Dankon Zetey 10:30, 3-a de Sep. 2007 (UTC)

Mi lasis al vi mesaĝon sur BetaWiki AL @ 17:01, 26. Sep 2007 (UTC)