Esperantotago
Esperantotago povas referenci al la tri diversaj datoj: la 2-a de junio, la 26-a de julio aŭ la 15-a de decembro:
- 2-a de junio: Tago de la Esperanta Lingvo aŭ la Tago de la lingvo Esperanto, pro la unua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la Unua Libro (la 'Fundamento') la 2-an de junio 1887[1].
La -an de Junio la Esperantianoj celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, ĉar tiu estas la unusola certa dato pri la apero de la Unua Libro[2].
- 26-a de julio: Tago de la Unua Libro pro la aperigo de la unua lernolibro de la Lingvo Internacia (la Unua Libro) verkita de D-ro Esperanto (kaŝnomo de L. L. Zamenhof). La dato (la 26-an de julio 1887 laŭ Gregoria kalendaro aŭ la 14-an de julio 1887 laŭ la rusa Julia kalendaro) estas tiu de la dua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la lernolibro, kun la permeso de disvastigo.
Universala Esperanto-Aoscio ĉiujare proklamas ĝin kiel la Tago de Esperanto[3], foje proponita kune kun Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (la 21 de februaro) fare de la UEA-Komitato[2], ĉar Esperanto evoluis al lingvo kun denaskaj parolantoj. En la deklaracio kiun UEA lanĉis en 2024 ĝi ekzemple emfazas ke "Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu sen premo de unu al la alia sed en egaleca maniero, sen diskriminacio."
- 15-a de decembro : Zamenhofa Tago ankaŭ nomata Zamenhof-festo aŭ Zamfesto estas festotago por esperantistoj. Tiu ĉi tago estas la pli vaste celebrata internacia tago en decembro (la 15-a de decembro, naskiĝtago de L. L. Zamenhof).
Sub la nomo Tago de la Esperanta Kulturo ĝi estas por la Esperanta Civito oficiala festotago kaj samtempe "Tago de Esperanto-literaturo"[4],
Sub diversaj aliaj nomoj la Zamenhoffesto estas ankaŭ konata por esti la "Tago de la Esperanto-libro", "Tago de la Esperanta libro" aŭ "Esperanto-Librotago" aŭ "Tago de Esperanto", "Esperanta tago" aŭ simile.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Ne la 26-an de Julio, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 2323, aŭgusto 2021.
- ↑ 2,0 2,1 (eo) UEA imitas Civitanajn festotagojn, HeKo n-ro 461 4-B, la 25-an de novembro 2010.
- ↑ (eo) Tago de Esperanto 2024: Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio, afiŝoj kaj tradukoj en pluraj lingvoj ĉi tie ĉe EsperantoporUN.
- ↑ (eo) La Esperanta kulturo en 2010, HeKo n-ro 464 2-C, la 15-an de decembro 2010.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (eo) Informoj pri Esperantotago en la vikio de UEA
- (eo) Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021 afiŝo de UN Esperante