Uzanto:Dario Aralezo/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenta Fonduso por Sovaĝa Naturo
angle Vincent Wildlife Trust
Komenco 1975
Sidejo Ledbury, Herefordshire, UK
Tipo Ne-profitcela organizaĵo
Celo Konsevo de minacataj specioj de mamuloj
Agareo

Unuiĝinta Reĝlando kaj Irlando

Fondinto(j) Vincent Weir
Estr(ar)o Lucy Rogers
Ĝisdatigo 2021-03-18
Retejo VWT  • VWT en Irlando
vdr

Vincent Wildlife Trust (VWT) – Vincenta Fonduso por Sovaĝa Naturo – estas ne-profitcela organizaĵo, kies cello estas konservado de minacataj specioj de mamuloj. VWT estis fondinta en 1975 fare de Vincent Weir. La ĉefa oficejo de la organizaĵo situas en Herefordshire, ka lokaj oficeaj estas en sud-okcidenta Anglio, en Kimrio kaj en Irlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vincent Weir (†2014) estis brita negocisto, naturesploristo. En 1975 li fondis la Vincentan Fonduson por Sovaĝa Naturo precipe por savi en Britio la eŭropan lutron (Lutra lutra). Aliaj specioj, al kiuj rilatis VWT inkluzivas akvan arvikolon (Arvicola amphibius), ermenon (Mustela erminea), vizelon (Mustela nivalis,) putoron (Mustela putorius), arbaran marteson (Martes martes), kelkajn speciojn de kiropteroj.[1]

Komence de 1991 VWT multon faras por savi kiropterojn en Irlando. VWT respondis pri esplorado pri la stato de la irlanda populacio de eŭropaj lutroj en 19801981. En 2011 komenciĝis esplorado pri ermenoj kaj arbaraj martesoj en Irlando. En Irlando lokaj registaroj povas konsulti la fonduson pri la esploritaj specioj, kaj krome, VWT faras klerigan laboron per artikoloj, radiodissendoj kaj televido.[2]

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa lutro[redakti | redakti fonton]

Akva arvikolo[redakti | redakti fonton]

VWT esploris la britian populacion de la akva arvikolo dufoje, en 19891990 kaj en 19961998.[3] La esploroj montras la falon de la kvanto de akvaj arvikoloj en la lando. Post la publikiĝo de la unua esploro la akva arvikolo ricevis leĝan protekton en 1998. En 2008 la akva arvikolo ricevis pli grandan nivelon de protektado en Anglio kaj Kimrio.[4][5]

La malrapidan longtempan malmultiĝon de la akva arvikolo kaŭzis malgrandiĝo de habitato pro agrikulturo, sed la kialo de la rapida falo de la kvanto de akvaj arvikoloj en 1980-aj estis la vizono (Mustela vison), enmetita el la Nordameriko.[6][7]

  1. About VWT (angle). Vincent Wildlife Trust (2015-0-09). Alirita 2021-03-18.
  2. About Us (angle). Vincent Wildlife Trust Ireland. Alirita 2021-03-18.
  3. Water Vole | Publication Categories | The Vincent Wildlife Trust (angle). www.vwt.org.uk. Alirita 2021-03-22.
  4. The Wildlife and Countryside Act 1981 (Variation of Schedule 5) (Wales) Order 2008 (angle). www.legislation.gov.uk. Alirita 2021-03-25.
  5. Our History | The Vincent Wildlife Trust (angle). www.vwt.org.uk. Alirita 2021-03-25.
  6. Jefferies, D.J.. (2003) The Water Vole and Mink Survey of Britain 1996-1998 with a history of the long-term changes in the status of both species and their causes (angle). ISBN 0 946081 49 2.
  7. Strachan C., Jefferies D.J., Barreto G.R., Macdonald D.W., Strachan R. (1998). “The rapid impact of resident American mink on water voles: case studies in lowland England”, Symposia of the Zoological Society of London (en) 71, p. 339–357.