Uzanto:Doesle/Ofra Haza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

http://www.jpost.com/ArtsAndCulture/Music/Article.aspx?id=14167 http://www.jpost.com/ArtsAndCulture/Entertainment/Article.aspx?id=140262


Ofra Haza
עפרה חזה
Haza en 1997
Haza en 1997
Bazaj informoj
Ĝenroj Monda muziko, Popmuziko, Mezorienta muziko
Profesio kantistino, tekstistino, aktorino
Instrumentoj Voĉa muziko, Piano
Tipo de voĉo mezosoprano
Aktivaj jaroj 19692000
Eldoninto Hed Arzi
EastWest Records
Shanachie
BMG Ariola
Ausfahrt
Sire/Warner Bros. Records
Retejo www.haza.co.il
HazaOfra.com
AloniMusic.com
Ofra Haza-online
vdr
Memorigaĵo por Ofra Haza en Haatikva parko.

Ofra Haza (hebree עפרה חזה‎, Ofrah Ĥazah[1], 19-a de novembro 1957 – 23-a de februaro 2000) estis israela kaj internacia kantistino kaj aktorino. Ŝi estis unu el la plej popularaj kantistinoj en Israelo.

Haza naskiĝis la plej juna de naŭ infanoj en la malriĉa Tel-Aviva kvartalo Hatikva. Jam je frua aĝo ŝi devenis loka kaj poste landa sukceso. Ŝia muzika arto rapide disvastiĝis al pli vasta mezorienta aŭskultantaro. Haza kantis multlingve kaj kunfandis en sia muziko tradiciajn kaj pli komercajn kantomanierojn, elementojn de orienta kaj okcidenta muzikoj. Dum ŝia kantokariero ŝi gajnis multajn internaciajn platenajn kaj orajn diskojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1983, Haza partoprenis la Eŭrovido-Kantokonkurson kaj atingis la duan rangon malantaŭ Luksemburgo kun la kanto Ĥaj (viva). La aŭtoro John Kennedy O'Connor skribas en The Eurovision Song Contest – The Official History (La Eŭrovido-Kantokonkurso – La oficiala historio) ke la prezento de tiu ĉi kanto estis ege simbola ĉar ĝi entenas la vortojn «Israelo estas viva».[2] Kelkajn jarojn antaŭe, dum la Somera Olimpiko 1972 en Munĥeno, palestinaj teroristoj de la organizacio Nigra septembro kidnapis kaj murdis 11 Israelajn atletojn, evento kiu ekster Germanio ricevis la nomon Munĥena masakro. La tuta albumo Ĥaj de 1983 devenis ŝia plej bone vendita albumo.

Internacia artisto[redakti | redakti fonton]

La plej granda internacia sukceso de Haza estis ŝia kanto Im Nin’Alu el ŝia albumo Shaday de 1988, kiu gajnis prezon.[mankas fonto] La kanto rangis unue en la germana Media-Control-Charts-furorkantaro dum du samajnoj en 1988 kaj en aliaj eŭropaj furorkantaroj.[mankas fonto]

Im Nin’Alu estis inkludita en la videoludo Grand Theft Auto: Liberty City Stories de 2005, kaj ĝi aperis en la 2009-a albumo Indian Timing de Panjabi MC.

En 1994, Haza publikis ŝian unuan hebrean albumon dum sep jaroj, Kol ha-neshama (La tuta animo). Ĝi ne estis dekomenca komerca sukceso, sed la kanto Le`orech Hayam (Laŭlonge de la maro) devenis modkanto post kiam Haza prezentis ĝin dum la memoriga kunveno por la murdita ĉefministro Jicĥak Rabin.