Uzanto:Fcv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babelejo
Hispanio
Mi venas el Hispanio
Ĉi tiu uzanto parolas la internacian lingvon Esperanto.
Mi loĝas en Hispanio en urbo Ĥiĥono.
Uzantoj laŭ lingvo
Historio
Mi ŝatas studi historion.

  Bonvenon al mia paĝo

Faustino Castaño

Mi nomiĝas Faustino Castaño kaj loĝas en Ĥiĥono, Asturio, Hispanio. Mi komencis lerni Esperanton aŭtune de la jaro 1975 kaj de tiam mi estas membro kaj aktivulo de Astura Esperanta Asocio. Nun mi rolas kiel sekretario de tiu E-rondo kaj gvidis/as E-kursojn ĉe ĝi.

Mi prizorgas la ret-paĝon de tiu E-Asocio, kies ret-adreso estas: http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/ kaj okupiĝas ankaŭ pri la ellaborado de la presorgano de la E-Asocio, t. e. la revuo HELECO, kiu povas esti vidita en la menciita ret-paĝo.

En la filologia tereno, mi interesiĝas ankaŭ pri la hebrea lingvo, kaj estas lernanta ĝin.

Mia ret-poŝta adreso estas: fcastano@telecable.es kaj tiu de la E-Asocio estas: easturias@telecable.es

Mi ankaŭ estas membro de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) kaj de KEK (Komunista Esperantista Kolektivo).

Mi ŝatas studi historion kaj interesiĝas ankaŭ pri politikaj kaj religiaj temoj. Laŭeble, mi klopodas ankaŭ enkonduki materialon en la Esperantan Vikipedion cele pliriĉigi la enhavon de la esperantlingva branĉo de tiu enciklopedio en Interreto.