Uzanto-Diskuto:Fcv

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fcv!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:29, 11 Apr. 2012 (UTC)

Bonvenon ankaŭ de mi. :-) Se vi havas demandon pri ŝablonoj, vi povos demandi min. Mi sufiĉe multe okupiĝas pri ŝablonoj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 20 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, mi estas Kani, el Ekstremaduro. Mi gratulas vin pro la artikolo Eduardo Dato, kiun mi ĵus korektetis kiel faras ĉiutage kun aliaj artikoloj. Tuion mi faras ne ĉar mi havas pli altan ligvonivelon ol aliaj, sed ĉar foje, kiel ni diras en la nacia lingvo, vidas pli kvar okuloj, kaj mi foje konstatas kio estis erareto: aliaj faras simile ĉe miaj artikoloj. Fakte ĉe via mi preskaŭ nur bluigis kelkajn ruĝajn ligilojn kiuj jam ekzistis sed laŭ alia nomo: via artikolo estis ege necesa, ĉar konataj kaj tre menciataj figuroj de la hispana historio ankoraŭ ne havas siajn artikolojn. Mi instigas vin sekvi tiun vojon, ekzemple pri la ankoraŭ ruĝaj ligiloj ĉe Dato. Ĝis kaj plezuron kontakti vin.--kani (diskuto) 18:58, 8 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Fcv. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:52, 11 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Fcv. Se vi dum la sekvaj tagoj, ne aldonos taŭgajn licencajn ŝablonojn al viaj bildoj, ili devos esti forigataj. --Tlustulimu (diskuto) 15:46, 18 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Fcv. Jen plia bildo Dosiero:Mojákar.jpg, kies fonto kaj licencoj mankas. Ambaŭ informoj estas devigaj. Alikaze la bildoj devos esti forigataj. --Tlustulimu (diskuto) 21:23, 18 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Fcv. Ĉu vi legis mian antaŭan mesaĝon? Se ne, viaj bildoj certe baldaŭ estos forigataj, ĉar mankas informoj pri fonto kaj licenco. Ambaŭ informoj estas devigaj! Tio nun ankaŭ koncernas Dosiero:J.M.Diez-Alegría.jpg. --Tlustulimu (diskuto) 13:57, 24 Mar. 2013 (UTC)