Uzanto:Paul~eowiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.

Mi naskiĝis en 1939. Mi komencis lerni Esperanton en 1966. Dum mia junaĝo mi laboris kiel maristo kaj poste kiel administranto. En 1969 mi komencis novan karieron kiel instruisto en elementa lernejo. En 1998 mi fruemeritiĝis post 21 jaroj kiel estro de elementa lernejo (ĝis 200 infanoj inter la aĝoj de 4 kaj 11) en vilaĝo North Thoresby apud la havenurbo Grimsby (Anglio).

Mia edzino Veronica ankaŭ parolas esperanton. Ni havas filon kaj filinon. Interesoj - Esperanto, ĝardenado, biciklado, komputado, radio-amatorismo.

Ni estas anoj de Pasporta servo kaj L'amikeca reto.


Paul, ĉu vi povus esti tiel afabla kaj skribi kelkajn frazojn pri la urboj, kie okazis Universalaj Kongresoj ?

Edinburgo en Skotlando (18-a UK 1926)
Oksfordo en Anglio (22-a UK 1930)
Bournemouth en Anglio (34-a UK 1949)
Harrogate en Anglio (46-a UK 1961)
Brajtono en Anglio (74-a UK 1989)

Elkorajn antaŭdankojn ! Vitred


Saluton Paul. Dankon pro via artikolo pri Mother JONES! En estontaj artikoloj, bv. sekvi la Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj, kiu estis kreita antaŭ unu semajno por koherigi aferojn ekz naskiĝ- kaj mortodatojn, titolojn, ktp. Ankaŭ, mi petegas ke vi uzu "en jaro" anstataŭ de "je jaro". Tio estas tute bona Esperanto kiun preskaŭ ĉiu redaktoro tie ĉi uzas. - Kriĉjo 10:56 16. Jul 2003 (UTC)


Saluton Paul, Mi scribis etan programon por krei la jarajn paĝojn pli rapide. Se vi estas interesata, skribu mesaĝon al p-eco ĉe rocketmail punkto com.