Uznach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uznach
Blazono de Uznach
Stacidomo de Uznach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 27″ N 9° 59′ 3″ O / 47.22417 °N, 9.98417 °O / 47.22417; 9.98417 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 27″ N 9° 59′ 3″ O / 47.22417 °N, 9.98417 °O / 47.22417; 9.98417 (mapo)
Areo 7,55 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 8730
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Uznach
vdr

Pri la komunumo

Uznach estas historia urbo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio

Uznach situas meze en la Linth-Ebenaĵo inter Rapperswil kaj la Ricken-Pasejo norde de la Linth-Kanalo. La komunumo trafluas tri riveretoj, de nordoriento al sudokcidento, kiuj ĉiu alfluas al la Linth-Kanalo, nome de okcidento al oriento Aabach, Ernetschwilerbach kaj Steinenbach. En la sudo de la komunumo situas la lageto Entenseeli kaj la marĉa teritorio inter la lageto kaj Steinenbach formas biotopon de nacia signifo.

Vidindaĵoj

Vidinda estas la malnova urbocentro, kiu konservis sian mezepokon karakteron.

Trafiko

Uznach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Orientaj Fervojoj inter Lucerno tra Rapperswil-Jona kaj Wattwil al Sankt-Galo kaj estas tiel bone konektita kun la svisa fervojreto. Krome linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kondukas al Ziegelbrücke kaj Glaruso. En okcidento la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A53.

Historio

Unua dokukmenta mencio de Uznach datiĝas el la jaro 741. En la jaro 744 ĝi per donaco fariĝis posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1200 estis fondita la urbo Uznach per la Grafoj de Togenburgo, kiuj ankaŭ konstruis malgrandan kastelon. Ili kreis la Grafejon Uznach, kiun post la formorto de la togenburga dinastio la heredantaj sinjoroj de Raron pandigis al Ŝvico kaj Glaruso en la jaro 1437. La zurikanoj postulis la urbon en la Malnova Zurika Milito por si, sed post kiam Zuriko perdis la militon Ŝvico kaj Glaruso povis aĉeti la Grafejon Uznach.

La 19-an de aŭgusto 1762 inscendio detruis la urbeton komplete.

Dum la epoko de la Helveta Respubliko Uznach fariĝis parto de la tiama Kantono Linth kaj transiris post la fino de la Helveta Respubliko al la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj