V signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La V signo estas permana gesto kun la signifo venkopaco. Ĝi estas farata per etendo de la montra kaj la meza fingro de la mano, kaj kunfaldo de la aliaj fingroj.

Winston Churchill ofte faris la geston dum la dua mondmilito.

Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj tiu gesto estis disvastige uzata kiel simbolo de la protestado kontraŭ militoj kaj pli precize kontraŭ la Milito de Vjetnamio. En la 21a jarcento populariĝis la uzado de tiu signo por neformale kaj familiare fotataj personoj, kaj ĉefe junuloj el Azio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]