Valéria Stenszky
Valéria Stenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Domokos Valéria |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1930 en Újhartyán |
Morto | 2-an de oktobro 2018 (88-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged ![]() |
Okupo | |
Okupo | apotekisto imunologo farmakologo universitata instruisto ![]() |
Valéria Stenszky [ŝtenski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Stenszky Valéria estis hungara farmaciisto, imunologo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Domokos, ŝia geedziĝa nomo estis ankaŭ Stenszky Ernőné.
Valéria Domokos[1][2] naskiĝis la 23-an de januaro 1930 en Újhartyán, ŝi mortis la 2-an de oktobro 2018 en Debrecen laŭ alia informo la 3-an de oktobro 2018 en Tapolca).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Valéria Stenszky maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1948, poste ŝi akiris farmacian diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1952. Inter 1953–1978 ŝi laboris en stacio de sangotransfuzoj en Debrecen, poste samloke ŝi estis konsilisto ĝis 1989. Same ekde 1978 ŝi estis docento de Medicina Universitato de Debrecen. Intertempe ŝi kompletigis sian diplomon per farmakologio en 1963, per laboratoriaj scioj en 1973, per imunologio en 1980, ŝi kandidatiĝis en 1976, ŝi doktoriĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziniĝis en 1952, post 2 jaroj ŝi naskis filinon, en 2014 ŝi vidviniĝis. Valéria Stenszky ricevis premion en 1974.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Plazmapótszerek. (kunaŭtoro, 1959)
- Adatok a chloroquin hatásmechanizmusának vizsgálatához antigén-antitest reakciókban. (disertaĵo, 1963)
- Humán antigének, autoantigének. (kunaŭtoro, 1974)
- HLA-antigének és egyes betegségek kapcsolatának a vizsgálata. (disertaĵo, 1975)
- A HLA-rendszerhez kapcsolódó örökletes faktorok jelentősége Basedow-kórban és szisztémás lupus erythematosusban, mint két autoimmun betegségben. (disertaĵo, 1983)
- Mikromódszerek alkalmazása a vércsoport-szerológiában. (kunaŭtoro, 1998)
- A szöveti antigének mint a túlélés és a gyógyítás alapjai. (2008)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM103710/14246c0f-9ef2-40df-9da0-710a8ae41611/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://mta.hu/koztestuleti_tagok?PersonId=9740 akademiaj datenoj