Valdanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Valdena blazono.jpg
la blazono de la valdenanoj: kandelingo kun la moto „Lux lucet in tenebris“ (lumo brilas en mallumo)

La valdenanoj hodiaŭ estas protestanta reformita eklezio kun multaj adeptoj en Italio. Origine la eklezio fondiĝis en suda Francio kiel komunumo de religiaj laikoj fine de la 12-a jarcento, fare de la negocisto Petrus Valdes el Liono. Severe perekutitaj dum la inkvizicio, la valdenanoj dum la mezepoko estis inter la plej signifaj grupoj de ne-katolikaj kristanoj en okcidenta Eŭropo.

Tutmonde nuntempe ekzistas proksimume 48.000 valdenanoj, el ili 27.500 én Italio, kie ili havas proksimajn rilatojn al la evangelie metodista eklezio.

Historio

La valdenanoj estis kristana religia movado kritika pri la katolikismo, kiu ekestis longe antaŭ Martin Luther. La nomo devenas de la liona negocisto Petrus Valdes, kiu estis tre impresita de la biblia rakonto pri la riĉa junulo en la evangelio laŭ Mateo 19, 16-26. Nomantaj sin "la malriĉuloj de Liono", la fruaj valdenanoj kaj predikis kristanismon kaj socie zorgis pri la plejmalriĉuloj. Komence ili komprenis sin kiel anoj de la romie katolika eklezio, sed kritikis ties dekadenciĝon.

Dum la jaro 1184 la valdenanoj - aparte pro la laika predikado, ekster la kontrolo de la oficiala katolika eklezio en la sinodo de Verono fare de la papo Lucio la 3-a estis elŝlositaj el la katolika eklezio. Dum la jaro 1252 la papo Inocenco la 3-a en la dokumento ad extirpanda skribas, ke Cataros,...Valdenses, ... et omnes Hereticos ... perpetue damnamus infamia (la kataroj, valdenanoj kaj ĉiuj anoj de herezo kondamniĝas per la eklezia puno de infamio). Tio signifas eklezian militon kaj kontraŭ la kataroj kaj la valdenanoj.

Malgraŭ la persekutoj, dum la 14-a jarcento la valdenanoj en malsamaj, parte interkverelantaj grupoj estas disvastiĝintaj en granda parto de Eŭropo. La katolika inkvizicio fortigas la persekutojn, kaj dum la jaro 1487 papo Inocenco la 8-a deklaras krucmiliton kontraŭ la valdenanoj.

Iuj grupiĝoj aliĝas al la Husanoj - el tio rezultas la komunumo de Bohemiaj Fratoj (vidu ankaŭ Johano Amoso Komenio). Aliaj grupoj aliĝas al la reformacio de Johano Kalvino. En norda Italio la valdenanoj dum 1532 sub influo de la reformacio fondas reformitan eklezion. Tamen la persekutoj daŭras. Dum 1685 multaj valdenanoj estas forpelitaj el Italio kaj suda Francio, kaj ricevas azilon en protestantaj germanaj ŝtatetoj norde de la Alpoj - inter alie en Hesio kaj Virtembergo (vidu pri tio inter alia la artikolon pri la komunumo Ober-Ramstadt en Hesio). Nur dum 1848 la italaj valdenanoj en dokumento de la reĝo Karlo Alberto de Sardinio kaj Piemonto ricevas civitanajn rajton, kaj la garantion rajti praktiki sian riton de kristanismo. religion.

La italaj valdenanoj nuntempe

la valdena preĝejo sur Piazza Cavour en Romo

Post la agnosko de siaj religiaj rajtoj la valdenanoj en tuta Italio konstruis sociajn instituciojn - maljunulejojn, infanejojn, lernejojn, renkontejojn kiel la centro Agape apud Torino. Ĉirkaŭ ili grupiĝas la valdenaj diasporaj komunumoj. Geografia centro de la eklezio tamen restas la tiel nomataj valdenaj valoj en la Alpoj okcidente de Torino, kie troviĝas la plej multaj kaj plej grandaj komunumoj. La teologia centro en formo de teologia fakultato tamen troviĝas en Romo, kie ankaŭ kunvenas la tavola - la demokratie elektita eklezia estraro kaj kie laboras la eklezia reprezentanto - la moderatore.

valdena preĝejo en Milano

Dum la itala faŝismo de la jaroj 1922 ĝis 1945 la valdenanoj estis aparte observitaj de la sekreta polico: protestantoj entute dum tiu tempo en Italio ne rajtis havi publikajn postenojn, la franca lingvo estis malpermesita (ankaŭ en diservoj) kaj la protestanta gazetaro malpermesita. Multaj piemontaj valdenanoj sekve dum la Dua Mondmilito batalis en la rezista movado kontraŭ la faŝista reĝimo de Mussolini kaj kontraŭ la okupo de norda Italio fare de la armeo de Nazia Germanio. La faŝismaj aŭtoritatoj respondis al tio per la ĝeneraligo "I valdesi sono tutti ribelli" (la valdenanoj ĉiuj estas ribeluloj). La plenan liberecon de religia praktikado la valdenanoj nur ekhavas dum la jaro 1984. Per tio finiĝas 800-jara historio de persekutoj, forpeloj kaj subpremo.

Januare 2005 en la norditala urbo Pinerolo apud Torino inaŭguriĝas monumento pri la persekuto de la valdenanoj fare de la katolika inkvizicio, Temas pri la unua ekumena monumento entute en Italio. La bronza artaĵo havas la formon de flamo kaj simboligu la bruligon de valdenanoj fare de la inkvizicio. Esperon kaj paciĝon simboligas knabino kun manoj kaj rigardo levitaj al la ĉielo.

Valdenanoj en Germanio

la preĝejo de la parto Rohrbach de Ober-Ramstadt en Hesio, kun la valdena moto "Lux lucet in tenebris" super la enirejo

Post 1698 pro la forpelo de valdenanoj kaj hugenotoj el Piemonto ankaŭ en Hesio-Darmstadt, norda Badeno kaj Virtembergo ekestas valdenaj komunumoj. Kaj en Hesio kaj en Virtembergio la alvenintoj konatigas la terpomon, jam ekde la mazo de la 17-a jarcento kultivita en suda Francio kaj norda Italio, sed ĝis tiam nekutima en Germanio. Inter la urboj Pforzheim kaj Stuttgart ankoraŭ hodiaŭ francaj loknomoj kiel Pinache, Perouse, Corres, Serres kaj Villars memorigas pri la franclingvaj valdenanoj. Ankaŭ la francaj familiaj nomoj de multaj loĝantoj de Virtembergo kaj suda Hesio, kiel Durand, Gille, Roux, Granget, Conle, Crocoll, CroissantClour atestas pri la deveno de la valdenaj familioj el Savojo.

Valdenanoj en Aŭstrio

Ankaŭ en Aŭstrio dum la 13-a kaj 14-a jarcento ekzistis valdenaj komunumoj. Ĉefa loĝotereno estis la teritorio sude de la rivero Danubo inter la regionoj Salzkammergut kaj Wienerwald. La katolika inkvizicio dum la jaro 1260 ĉi-tie trovis pli ol kvardek florantajn valdenajn paroĥejojn kun lernejoj kaj kunvenejoj. La invizicio ekde tiu jaro premis la valdenanoj en kaŝan ekziston, kaj multaj kredantoj ekzekutiĝis. Ree inter 1311 kaj 1315, ĉirkaŭ 1370 kaj inter 1391 kaj 1402 la aŭstraj valdenanoj estas severe persekutitaj. Ekde la mezo de la 15-a jarcento ne plu troveblas supuroj de la aŭstraj valdenanoj. Ne tute klaras, ĉu la inkvizicia persekuto vere elradikiĝis ĉiujn valdenajn familiojn, aŭ ĉu iuj restintoj aliĝis al la husana movado.

Tutmonda diasporo

Pro la granda ondo de elmigroj el Italio al Suda Ameriko inter la jaroj 1880 kaj 1914 nuntempe en Argentino kaj Urugvajo vivas ĉirkaŭ 13.300 valdenanoj. Tutmonde ekzistas proksimume 48.000 eklezianoj, kaj al tio aldoniĝas la valdenanoj, kiuj - kiel 4.000 kredantoj en Germanio, pliaj en Francio kaj la usonaj ŝatoj Novjorkio kaj Norda Karolino - aliĝis al lokaj protestantaj eklezioj.

Eksteraj ligiloj