Valerijus Rudzinskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerijus Rudzinskas
Persona informo
Naskiĝo 21-a de marto 1960
en Šiauliai, (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1975
vdr

Valerijus Rudzinskas (naskiĝis la 21-an de marto 1960 en Šiauliai, (Litovio) estas litova romkatolika pastro, poeto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1995 li finis la pastran seminarion en Kaŭno. En 1998 li finis magistrajn literaturologiajn studojn en la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno. Servis kiel pastro en la paroĥoj de Garliava, Sutkai, Rudamina, Punia, Nemunaitis.

En 1997 en la vilaĝo Panara de la distrikto Varėna li fondis kaj konstante gvidas la tiel nomatan romkatolikan “Komunumon de plena hejmo” (litove Pilnų namų bendruomenė). Ĉi tiu komunumo okupiĝas pri konstanta helpo al marĝenaj homoj, kiuj malsanas je alkoholismo, suferas de uzado de narkotaĵoj, hazardludoj k. s., do, ĝi okupiĝas pri psikologia kaj socia rehabilitado de homoj, revenigo de ili al la laboro, organizas kulturajn, spiritajn, edukajn aranĝojn, efektivigas aliajn projektojn. Ĉi tiu komunumo estas tre populara en Litovio. Ĝia protektanto estas emerita kardinalo Audrys Juozas Bačkis.

Valerijus Rudzinskas estas religia poeto; li eldonis en la litova lingvo kvin poemarojn, monografion De Šventoji ĝis Gango (pri Bronius Jauniškis) kaj kelkajn aliajn librojn kun religia enhavo. Li organizas literaturajn aranĝojn kaj estas membro de la Asocio de sendependaj verkistoj de Litovio.

Esperanton li lernis en 1975, ĉe Petras Čeliauskas. Rudzinskas perfekte parolas Esperanton. Lia diplomverko ĉe la fino de la pastra seminario estis “Esperantista agado de Aleksandras Dambrauskas”. Li estas pastro en Litovio, kies Komunumo de plena hejmo havas retejon www.pnb.lt en ses lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. Li jam gvidis romkatolikan Diservon en Esperanto en BET-34 (Veisiejai, 1998) kaj en BET-43 (Šiauliai, 2007). En sia retejo li anoncas ankaŭ Esperanton kiel lingvon, en kiu eblas kontakti lin.