Valle de Mena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Mena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09580 • 09585–09589
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 096  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 6′ N, 3° 17′ U (mapo)43.101388888889-3.2813888888889Koordinatoj: 43° 6′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 319 m [+]
Areo 263 km² (26 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Mena (Provinco Burgoso)
Valle de Mena (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Mena
Valle de Mena
Situo de Valle de Mena
Valle de Mena (Hispanio)
Valle de Mena (Hispanio)
DEC
Valle de Mena
Valle de Mena
Situo de Valle de Mena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Mena [+]
vdr

Valle de Mena [BAlje deMEna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Mena povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Mena.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Velasko en Lezana de Mena.
Ponto de Nava de Ordunte super la rivero Cadagua..
Pordo de la preĝejo de Sankta Laŭrenco (Vallejo de Mena).
Preĝejo de Sankta Laŭrenco (Vallejo de Mena).
Absido de la preĝejo de Sankta Laŭrenco (Vallejo de Mena).
Vallejo de Mena.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 263,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 987 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 3 000 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento. Ĝi distas 109 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas sude kun la municipoj burgosaj Valle de Losa, Junta de Traslaloma kaj Merindad de Montija; norde kun la komarko de Biskajo Las Encartaciones; oriente kun la alava Valo de Ayala kaj okcidente kun la kantabra Valo de Soba.

Valle de Mena estas la plej norda municipo de la Provinco Burgoso kaj la plej proksima al marbordo el la tuta regiono Kastilio kaj Leono. El la norda pinto de la municipa teritorio ĝis la kantabra marbordo per rekta linio distas nur 18 km. En la plej nordokcidenta pinto estas la monto Zalama (1341 m.s.m.). Kvankam ĝi apartenas al la burgosa komarko Merindades, tiu valo estas sur la norda deklivaro de la Kantabra Montaro, kaj estas trapasata de la rivero Cadagua, kiu ekfluas en la vilaĝo samnoma kaj alfluas ĉe Bilbao al la Kantabra Maro, anstataŭ dreni al Mediteraneo kiel aliaj areoj de la provinco Burgoso kaj eĉ de Merindades mem.

Temas pri municipo de granda monumenta riĉeco kaj natura beleco, kun arbaroj deklaritaj Loko de Komuna Gravo, estas formata per 58 loĝlokoj plus cento da aliaj domaroj, el kiuj Villasana de Mena estas la municipa ĉefurbo. La 58 loĝlokoj estas jenaj: Angulo, Anzo, Arceo, Artieta, Ayega, Barrasa, Bortedo, Burceña, Cadagua, Campillo de Mena, Caniego, Carrasquedo, Ciella, Cirión, Concejero, Covides, Entrambasaguas, Gijano, Haedillo, Hornes, Hoz de Mena, Irús, Leciñana de Mena, Lezana de Mena, Lorcio, Llano de Mena, Maltrana, Maltranilla, Medianas, Menamayor, Montiano, Nava de Mena, Opio, Ordejón de Mena, Ovilla, Partearroyo, La Presilla, Ribota de Mena, Río de Mena, Santa Cruz de Mena, Santa María del Llano de Tudela, Santa Olaja, Santecilla, Santiago de Tudela, Siones, Sopeñano, Taranco, Ungo, Vallejo de Mena, Vallejuelo, Valluerca, Ventades, Viérgol, El Vigo, Villanueva de Mena, Villasana de Mena, Villasuso de Mena kaj Vivanco de Mena.

Disaj domaroj estas jenaj: La Abadía (Angulo), Ahedo (Angulo), Artieta (Angostina), Antuñano (Bortedo), Las Arenas (Ayega), Araduenga (Santa María), Arza (Ayega), La Azuela (Ayega), Bárcena (Bortedo), Berrandúlez, Las Bárcenas de Campillo (Campillo), Barriolaza (Siones), Barruso (Anzo), El Berrón (Bortedo), Cantonad (Vivanco), Las Campas (Nava), Casadilla (Siones), Las Casetas (Sopeñano), La Cayuela (Santecilla), Cereceda (Nava), Cerezo (Entrambasaguas), Cilieza, Cozuela (Angulo), Las Cuevas (Gijano), Cristanes (Caniego), Encima-Angulo (Angulo), Las Fuentes (Angulo), Palacio (Hornes), Laya (Leciñana), Las Islas (Entrambasaguas), La Llosa (Burceña), Luengas (Santiago), La Llana (Santiago), Martijana (Angulo), La Mata (Caniego), Mediavilla (Anzo), Mercadillo (Entrambasaguas), El Mirador de Entrambasaguas (Entrambasaguas), Montiano, Nocedal (Gijano), Orrantia (Ayega), Oseguera (Angulo), Palacio (Siones), Los Paradores de Concejero (Concejero), Los Paradores de Taranco (Taranco), Los Paradores de Vivanco (Vivanco), Los Portales (Siones), Quintanilla (Siones), La Ribera (Concejero), Ro (Santa Cruz), San Alberto (Sopeñano), San Bartolomé (Partearroyo), San Esteban (Anzo), San Juan (Vivanco), San Martín (Siones), San Pelayo (Ayega), Santa María Egipciana (Anzo), Santiuste (Caniego), Sobreviñas (Burceña), Tarriba (Nava), Urbaneja (Vivanco), Vallehermoso (Gijano) kaj La Vega (Nava).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Foje oni konsideras tuin lokon kiel lulilo de KAstilio. Tiukadre la flugentrepreno Iberia nomis aviadilon "Valle de Mena".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Ĝis komenco de 1990-aj jaroj entrepreno pri fotografio Valca dungis multan laboristaron, kio post la fermo de la entrepreno okazigis krizon. Lastatempe restas iom da industrio, estas komerco kaj funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejoj ekzemple de Siones kaj de Vallejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]