Valo Nansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo Nansa en Kantabrio.

La valo Nansa estas en Kantabrio, Hispanio, inter la valoj Liébana kaj Saja. Ĝi estas limigita per la montaroj Escudo norde kaj Peña Labra sude.

Obeso (Rionansa), en la Valo Nansa.

Tra la valo Nansa fluas la samnoma rivero kiu estas torenteca kaj eroziema, precipe en sia ekfluejo, kaj formas krutajn deklivojn.

La komarko enhavas grandan kvaliton de pejzaĝoj, pro la propra topografio de altaj montoj, ampleksaj indiĝenaj arbaroj, precipe de kverkoj (Quercus robur) kaj fagoj, kaj malalta loĝdenseco dediĉita ĉefe al brutobredado.

Los municipoj de la valo Nansa estas jenaj: Lamasón, Rionansa, Tudanca, Polaciones, parto de la municipo Cabuérniga apartenanta al la loĝlokoj Carmona, Val de San Vicente kaj Herrerías.

Historie tiu komarko apartenis al la senjorlandoj de la markizoj de Aguilar de Campoo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]