Valormetalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valoraj metaloj)
or-grajno

Valora metalo estas rara, nature ekzistanta metala kemia elemento de alta ekonomia valoro. Kemie, la valoraj metaloj tendencas esti malpli reaktivaj ol plej elementoj (vidu artikolon nobla metalo). Ili estas kutime duktilaj kaj havas altan glaceon. Historie, valormetaloj estis gravaj kiel valuto sed ili estas nune konsiderataj ĉefe kiel investo kaj industria varo. Oro, arĝento, plateno, kaj palladio, ĉiuj el ili havas valutan kodon ISO 4217.

La plej bone konataj valormetaloj estas la monermetaloj, nome oro kaj arĝento. Kvankam ambaŭ havas industriajn uzojn, ili estas plej bone konataj pro siaj uzoj en arto, juvelarto kaj monerstampado. Aliaj valoraj metaloj estas la metaloj de la platena grupo: rutenio, rodio, paladio, osmio, iridio, kaj plateno, el kiuj plateno estas la plej amplekse komercata.[1]

Montraĵo de valormetaloj

La komerca petado de valormetaloj respondas ne nur al ties praktika uzado, sed ankaŭ al ties grava rolo kiel investo kaj riĉostoko. Historie, valormetaloj atingis multe pli altajn prezojn ol komunaj industriaj metaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Platinum Guild: Applications Beyond Expectation. Arkivita el la originalo je 2009-05-03. Alirita 2014-12-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]