Vatapao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vatapao

Vatapao (jorube: vata'pa, [vɐtɐˈpa]) estas afrik-brazila plado el diserigita pano, salikoko, kokosa lakto, fajne muelitaj arakidoj kaj palmoleo pistita en kreman paston. Ĝi estas tipa manĝaĵo de Salvador, Bahio, kaj ĝi kutimas ankaŭ en la norda kaj nordorienta regionoj de Brazilo. En la nordorienta ŝtato Bahio ĝi estas ofte manĝata kun akaraĵeo kaj kiel rita oferto en kandombleo, kun akasao aŭ akaraĵeo. Vatapao ofte estas manĝata kun blanka rizo en aliaj regionoj de Brazilo. La salikoko povas esti anstataŭigita per muelita tinuso, kokidaĵomoruo inter aliaj ebloj.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

"Vatapao" probable devenas de la termino joruba vata'pa.[2] En Haŭsa same kiel en joruba troveblas wa ta ba, kio signifas en ambaŭ lingvoj por ŝi.

Origino[redakti | redakti fonton]

Vatapao estas el afrika origino, kaj alvenis al Brazilo tra la joruboj kun la nomo ehba-tápa.

Ĝi estas tipa plado de la nordorienta brazila kuirarto kaj tre tradicia en la ŝtato Bahio, kie palmoleo estas grava ingredienco kaj la plado estas ofte servata kun karuruo. Ĝi ankaŭ estas populara en Amazono, en Amapao kaj Parao ŝtatoj. En ili la recepto suferas variaĵojn kiel ekzemple la foresto de arakidoj kaj aliaj oftaj ingrediencoj de la tradicia versio. Vatapao montras la influon de afrika kuirarto alportita de la afrikanoj sklavigitaj kaj alportitaj al Brazilo en sklavotransportaj ŝipoj ekde la 16-a jarcento. Kun la ingrediencoj trovitaj en ĉi tiu nova lando kaj la bezono kompletigi sian manĝan dieton, ili disvolvis aliajn pladojn, kiuj fariĝis tipaj por brazila kuirarto.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Matapaen
  • Listo de Brazilaj pladojen

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vatapá. whats4eats.com (2008-07-12). Alirita 2015-10-07.
  2. CUNHA, A. G. Dicionário etimológico Nova Fronteira da língua portuguesa. Rio de Janeiro. Nova Fronteira. p. 812.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vatapá en la angla Vikipedio.