Saltu al enhavo

Veli Järvinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veli Järvinen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1911 (1911-11-25)
en Kymi
Morto 15-an de novembro 2003 (2003-11-15) (91-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Veli Järvinen, 1911 - 2003, estis finna politikisto. Li estis membro de finna parlamento (eduskunta/riksdagen) en 1948–1951, estis kampurbestro de Kymi en la 1950-aj jaroj kaj poste estis urbestro de Jyväskylä. Veli Järvinen apogis edukadon en Jyväskylä. Je lia agado oni en Jyväskylä fondis ekzemple faklernejon kaj ricevis plian areon por vastigi la universitaton de Jyväskylä. Li mem estis nur en popollernejo kaj faklernejo. Li apogis en tiu urbo ankaŭ konstruadon de novaj loĝareoj. Ankaŭ la industria areo Seppälä estis konstruita grandparte laŭ postuloj de Järvinen. Li apogis ankaŭ arean ligon, kie parto el kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al la urbo Jyväskylä en komenco de la jaro 1965.