Venturia inaequalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Venturia inaequalis
Konidioj.
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opistokontoj Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dukarioj Dikarya
Filumo: Askofungoj Ascomycota
Subfilumo: Pezizomycotina
Klaso: Dothideomycetes
Subklaso: Pleosporomycetidae
Ordo: Pleosporales
Familio: Venturiaceae
Genro: Venturia
Venturia inaequalis
(Cooke) G.Winter 1875
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Venturia inaequalis estas fungo, kiu kaŭzas skabon al pomo. Ĝi havas gravan ekonomian signifon, kontraŭbatalado uzas multajn fungicidojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gia anamorfo (nomata Fusicladium dendriticumSpilocaea pomi) produktas konidiojn sur simpla hifo, ĝia teleomorfo produktas periteciojn.

Vivciklo[redakti | redakti fonton]

Askoporoj de Venturia inaequalis

La fungo travintras sur la falintaj folioj, en kie ĝi formas stromojn. Printempe aperas peritecioj en stromoj. La askosporoj mezuras 11-16 x 5-8 µm[1]. Ili havas du neegalajn celojn. La scienca nomo inaequalis signifas neegala. Ilia formo elvokas plandumon. En kontraŭbatalo gravas regi infektadon de askosporoj. Por scii kiam protekti la foliojn, oni uzas matematikajn modelojn, kiuj prognozas la riskon el meteaj kaj biologiaj datoj[2]. Post la infektado la hifoj formas stromojn sub la kutiklo. Konidioj eliĝas de la supra surfaco de la stromoj kaj estas produktitaj tra tute la sezono, komencante plurajn ciklojn de infektado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Venturia inaequalis laŭ INRA
  2. C. Roubal kaj P.C. Nicot (2015). „Apple scab: numerical optimization of a new thermal timescale and application for modelling ascospore release in southern France“, Plant Pathology. doi:10.1111/ppa.12398. 

angle Venturia inaequalis en indexfungorum.org