Verdanigra pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Verdanigra pego
Verdanigra pego
Verdanigra pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Colaptes
Specio: C. melanochloros
Colaptes melanochloros
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Verdanigra pego (Colaptes melanochloros) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en Sudameriko, nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La birdoj de tiu ĉi genro estas grizbrunaj en korpo kaj grizecaj en kapo kun nigraj aŭ ruĝaj markoj. Tiuj ĉi estas iom similaj al la Punktobrusta pego, tio estas kun tre striitaj aŭ punktitaj korpopartoj kun griza vizaĝo kaj nigroruĝaj markoj en kapo. Tiu ĉi specio tamen estas pli verdeca kaj striita kaj havas nigran antaŭan kronon kaj ruĝegan malantaŭan kronon tre kontrastan. La tuta ventro estas punktita, ne nur la brusto kiel ĉe la Punktobrusta pego kaj la dorso estas multe pli malhela kaj striita nigroverde kaj de tie la nomo kaj latinlingve kaj esperante. La vosto kaj la okuloj estas nigraj kaj la beko grizeca.

Fonto[redakti | redakti fonton]