Kalibrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalibrilo

Vernierlongmezurilo

Vernierlongmezurilo
Klasifiko mezurilo
Uzata por mezurado de longo kaj markado laŭ ĝi
vdr

Vernierlongmezurilo estas ŝovmezurilo por mezuri longon, kiu mezuras pli precize per uzado de verniero.

Por mezuri eksterajn dimensiojn oni uzas suprajn aŭ subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la mezuratan aĵon inter la makzeloj kaj kunenmovante ilin.

Por mezuri enajn dimensiojn oni uzas subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la makzelojn en la mezuratan aĵon kaj dismovante la makzelojn. Tiam de valoro de la montroplato necesas subtrahi larĝon de la makzeloj.

Precizo de mezurado kutime estadas 0,05, 0,1, 0,2 mm. Ĝenerale pli grandaj mezuriloj mezuras malpli precize.

Vernierlongmezurilo povas havi profundmezurilon. Ĝi estas maldika fusto (montrita dekstre en la dua foto). Ĝi ebligas mezuri profundon de netraaj truoj.

Elektronika ŝovmezurilo

Cifereca ŝovmezurilo

Elektronikaj ŝovmezuriloj havas ciferecan indikon kaj tial ne bezonas vernieron. Kutimaj tiaj mezuriloj atingas precizecon de 0,02 mm.

Vernierlongmezurilo kun profundmezurilo