Vero (apo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vero
Retejo vero.co
vdr

Vero estas socia retejo, kiu permesas al siaj uzantoj afiŝi fotojn, filmetojn kaj muzikon, simile al Instagram, sed ankaŭ komuniki per privata aŭ grupa mesaĝoj. Vero ankaŭ havas sian propran muzikan elsendfluan servon nomatan "Vero Music".

Vero deklaras esti aplikaĵo sen reaklamoj bazitaj sur algoritmoj kiuj permesas pli bonan interagon inter la uzantoj. Reklamo povas esti montrata se la uzanto sekvas kompaniojn aŭ individuojn, kiuj eble povas reklami servon aŭ produkton.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ĉe Vero vi povas kundividi multe pli ol nur fotojn kaj filmetojn, vi ankaŭ povas kundividi ligilojn, muzikon, librojn kaj lokojn.

Elektante 'konenktojn' ('geamikojn' kiel en Facebook), ĉe Vero eblas elekti, ĉu temas pri bonaj geamikoj, simple geamikoj aŭ konatojn. Krome eblas indiki tre precize al kiu via afiŝo estas direktita: nur al geamikoj aŭ ankaŭ al sekvantoj (kiel en Instagram).

Enhavoj afiŝitaj de uzantoj estas aranĝitaj en plurajn kolektojn. Ĉiu kolekto respondas al preciza temo: Foto, Video, Muziko, Ligiloj, Filmoj / Televido, Lokoj aŭ Libroj. La uzanto povas elekti kiun kolekto kunvidi kaj la novaĵfluo montros la enhavon de la kolekto laŭ inversa kronologia sinsekvo kaj ne surbaze de algoritmoj, kiuj montras enhavojn (akompanatajn de komercaj reklamoj) kiuj probable plej allogas la uzanton, anstataŭ kronologie[1]. Dum en Instagram kaŭzas baron al marketado kun limigita buĝeto, Vero povus esti la solvo.

La reto laŭdire havis pli ol 4,5 milionojn da uzantoj tutmonde en 2018, sed ĝis nun statistikoj restas nekonataj[1].

Ailĝo necesas per aldono de poŝtelefonnumero por eviti fantomuzantojn, ofta fenomeno ĉe Instagram[2].

Dum Facebook kaj Instagram restas senpagaj, la uzantoj pagas per io pli valora: ilia tempo kaj privataj datumoj. Vero volas respekti pli la privatecon de siaj uzantoj kaj tial ne povas resti senpage. Tial ĝi petas malgrandan kotizon por la uzado de ĝia retejo ekde 2020[3].

VERO 2.0[redakti | redakti fonton]

La novigita versio nomiĝas Vero 2.0 kiu enhavas eblecojn por plibonigita babilejo kaj voĉa aŭ vida alvokoj. Ĉe saĝtelefonoj per Android, uzantoj eĉ povas daŭrigi siajn Vero-alvokojn dum ili uzas aliajn programojn. Ĝi ankaŭ donas la eblecon al la uzantoj trovi ion ajn, kion ili ŝatus kundividi sen bezono forlasi la apon Vero. Vero 2.0 havas interfacon por iPad kaj surtablaj komputiloj. Alia karakterizo de Vero 2.0 estas la kapablo vidi aliajn kontojn, kiuj kundividis la saman filmon, ludon, retejon, ktp. Kun ĉi tiu nova funkcio, uzantoj povas malkovri kaj konekti kun aliaj kun similaj interesoj[4].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vero estis fondita en 2013 de miliardula libana entreprenisto kaj fondinto de Vero Labs Inc. Ayman Hariri estas la filo de Rafik Hariri, eksa libana ĉefministro.

La lanĉo de ĉi tiu aplikaĵo divastiĝis fulmrapide, metante la aplikaĵon Vero en la unua loko de Apple App Store.

La populareco de la aplikaĵo forte kreskis en 2018, danke al la influo de multaj influantoj kaj danke al la migrado al Vero de multaj uzintoj de Facebook kaj Instagram post la skandalo pri kundivido de personaj datumoj[5] sen ilia konsento fare de la firmao de Mark Zuckerberg.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La firmao elektis por nomo en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (fr) Louise Millon, Que devient Vero, le réseau social qui voulait bousculer l’écosystème actuel ?, [arkivo], Presse-citron, la 24-an de novembro 2018
  2. (en) New Social Media Platforms To Watch in 2020 (novaj socimediaj platformoj sekvindaj en 2020), Vyper.
  3. (en) Ayman Hariri's Vero social app to launch subscriptions in 2020, Arabian Business Industries, la 7-an de julio 2019
  4. (en) Marcus Panem, Unveiling Vero 2.0 and Its New Features, Arkivigite je 2021-02-06 per la retarkivo Wayback Machine The Cultured Nerd, la 1-an de decembro 2020.
  5. (fr) William Audureau, Ce qu'il faut savoir sur Cambridge Analytica, Le Monde.fr,‎ 22 mars 2018 (rete legebla [arkivo], aktualigo de la 16-an de majo 2018.