Veronica Carlson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veronica Carlson
Persona informo
Veronica Carlson
Naskonomo Veronica Mary Glazer
Naskiĝo 18-an de septembro 1944 (1944-09-18)
en Jorko
Morto 27-an de februaro 2022 (2022-02-27) (77-jaraĝa)
en Bluffton
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Buckinghamshire New University vd
Profesio
Okupo modelo • filmaktoro • televida aktoro • artisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veronica CARLSON (denaske Veronica Mary Glazier; 18a de Septembro 1944 – 27a de Februaro 2022) estis brita aktorino konata ĉefe pro siaj roloj en hororfilmoj de Hammer.

Ŝi entuziasmiĝis pri aktorado jam en mezlernejo. James Carreras, estro de Hammer Films, vidis foton de ŝi en gazeto kaj proponis al ŝi rolon ĉe Christopher Lee en Dracula Has Risen from the Grave (1968). Ŝi stelulis en du pliaj Hammer Hororfilmoj, nome Frankenstein Must Be Destroyed (1969) kaj The Horror of Frankenstein (1970). Ŝi stelulis kun Peter Cushing. Poste ŝi laboris por televidaj serioj. En la 1970-aj jaroj, ŝi edziniĝis, translokiĝis al Usono kaj preskaŭ retiriĝis.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1967 Casino Royale eksterliste
  • 1967 The Magnificent Two eksterliste
  • 1967 Smashing Time
  • 1968 Hammerhead kiel Ulla
  • 1968 Dracula Has Risen from the Grave kiel Maria
  • 1969 Frankenstein Must Be Destroyed kiel Anna Spengler
  • 1969 The Best House in London kiel Lily eskterliste
  • 1969 Crossplot kiel Dinah
  • 1970 Pussycat, Pussycat, I Love You kiel Liz
  • 1970 The Horror of Frankenstein kiel Elizabeth Heiss
  • 1974 Vampira kiel Ritva
  • 1975 The Ghoul kiel Daphne
  • 1994 Black Easter kiel Psikiatro
  • 1995 Freakshow kiel Grace Harmsworth
  • 2016 Stellar Quasar and the Scrolls of Dadelia kiel Sayang
  • 2019 House of the Gorgon kiel Anna Banning
  • 2021 Night of the Devil kurto
  • TBA The Rectory

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]