Versace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Versace
privata firmao • fashion house • negoco vd
Dum 1978 - nekonata/nuntempe
Jura formo societo de respondeco limigita en Italio
Fondintoj Gianni Versace vd
Sidejo Milano
Lando Italio
Estr(ar)o Jonathan Akeroyd • Emmanuel Gintzburger
Agokampo designer clothing
Posedata de Michael Kors vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Versace estas itala moddomo kaj firmao. La kompanio estis fondita de Gianni Versace en 1978.

Historio[redakti | redakti fonton]

Versace malfermis sian unuan butikon en Milano en 1978 kaj la butiko iĝis tuja sukceso. Hodiaŭ, Versace estas unu el la ĉefaj moddomoj en la mondo. En 1994, Versace lanĉis la unuan horloĝkolekton de la marko. En 1997, Versace estis murdita fare de Andrew Cunanan. Lia fratino Donatella kaj frato Santo prenis komandon kaj iĝis la ĉef-oficuloj de la firmao. La filino de Donatella, Allegra Versace, posedas 50 procentojn de la firmao kiel Gianni deziris en sia testamento. La marko mem konsistas el malsamaj modlinioj kiuj allogas malsamajn sektorojn sed kune konsistigas la totalan markon. Aldone al vestaĵoj kaj modakcesoraĵoj, la marko ankaŭ inkludas hotelon nomitan "Palazzo Versace" kiu malfermiĝis en 2000 en Aŭstralio. Alia hotelo malfermos en Dubajo fine de 2013. La ĉefa linio de la marko nomiĝas Versace Couture kaj ĝi inkluzivas vestaĵojn, juvelaĵojn, horloĝojn, kosmetikaĵojn, parfumojn, sakojn kaj meblojn. En 2010, poŝtelefono dizajnita fare de Versace estis rivelita. La marko estas plejparte influita de greka mitologio kaj Mediteranea Maro kaj estas klare ke la plej granda parto de la dezajnohistorio estas apogita per revenantaj ĉeftemoj de malsamaj historiaj periodoj. La emblemo kaj varmarko de la marko omaĝas Meduzon kaj la simbolojn de la Reĝlando Francio kaj la Mediteranea Maro. La moddomo donas emfazon al arkitekturaj ĉeftemoj lasante la dezajnoliniojn de la monaĥejo de St. Harley en la sudo de Francio konataj pro mediteranea arkitekturo kun ĉeftemoj de greka mitologio.

La moddomo estas konata inter multaj famuloj kiel: Elizabeth Hurley, Jennifer Lopez, Cindy Crawford, Catherine Zeta-Jones, Beyoncé Knowles, Lady Gaga kaj Elton John. Kio distingas Versace de aliaj moddomoj estas ĝia ofta uzo de famuloj en siaj reklamoj. Kelkaj el la homoj kiuj estis la vizaĝo de la marko tra la jaroj estis Madonna, Britney Spears, Christina Aguilera, Demi Moore, Ashton Kutcher, kaj Ian Somerhalder. Hodiaŭ la vizaĝo de la marko estas la aktorino kaj modelo January Jones.

Dezajnoj de Versace[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]