Ashton Kutcher
Ashton Kutcher | |
---|---|
![]() Kutcher en junio 2010 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Christopher Ashton Kutcher |
Naskiĝo | la 7-an de februaro 1978 en Cedar Rapids |
Lingvoj | angla lingvo |
Nacieco | Usonano |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Iovao |
Familio | |
Edz(in)o | Mila Kunis • Demi Moore |
Amkunulo | Mila Kunis |
Infanoj | Wyatt Isabelle Kutcher • Dimitri Portwood Kutcher |
Okupo | |
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • financisto • komikisto • manekeno • aktoro • restaurateur • televida produktoro |
Okupiganto | aktoro |
Christopher Ashton Kutcher (Cedar Rapids, Iovao, Usono, la 7-an de februaro 1978 ) estas usona aktoro, produktisto kaj eksmodelo. Li aktoris en filmoj kiel Dude, Where's My Car?, The Butterfly Effect, The Guardian kaj What Happens in Vegas. Li ankaŭ estas produktisto kaj kunkreanto de la televidserio Room 401 kaj la realeca televidserio Beauty and the Geek.
Infanaĝo[redakti | redakti fonton]
Kutcher naskiĝis en Cedar Rapids, Iovao. Filo de de Diane Finegan, laboristino de Procter & Gamble kaj Larry Kutcher, kiu laboris en fabriko de General Mills. Li havas ĉeĥan devenon flanke de sia patro kaj irlandan flanke de la patrino. Li kreskis en katolika hejmo kun sia fratino Tasha kaj sia ĝemela frato Michael Kutcher, kiu havis kortransplanton kiam ambaŭ estis infanoj.
Privata vivo[redakti | redakti fonton]
Kutcher investis en la itala restoracio Dolce, kiu ankaŭ apartenas al Danny Masterson kaj Wilmer Valderrama, en japana restoracio Geisha House.
En 2003 li komencis amrilaton kun la ankaŭ aktorino Demi Moore kaj ili geedziĝis la 24an de septembro 2005 en privata ceremonio. Partoprenis proksimume 150 invititojn inter ili amikoj kaj familianoj kiel Bruce Willis (eksedzo de Demi).[1] En novembro 2011 Demi Moore anoncis ke ili eksedziĝos post sesjara rilato.
Ekde 2012 li havas amrilaton kun la aktorino Mila Kunis kun kiu edziĝis en 2015.
La 30an de septembro 2014 li fariĝis patro de la infanino Wyatt Isabelle Kutcher kune kun la aktorino Mila Kunis, la infanino naskiĝis en la hospitalo Cedars Sinai de Los Anĝelesoj (Kalifornio). La 30an de novembro ili havis duan filon nomita Dimitri Portwood Kutcher.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1999 | Coming Soon | Louie |
2000 | Down to You | Jim Morrison |
2000 | Reindeer Games | College Kid |
2000 | Dude, Where's My Car? | Jesse Montgomery III |
2001 | Texas Rangers | George Durham |
2003 | Just Married | Tom Leezak |
2003 | My Boss's Daughter | Tom Stansfield |
2003 | Cheaper by the Dozen | Hank |
2004 | The Butterfly Effect | Evan Treborn |
2005 | Guess Who | Simon Green |
2005 | A Lot like Love | Oliver Martin |
2006 | Bobby | Fisher |
2006 | The Guardian | Jake Fischer |
2006 | Open Season | Elliot (voĉo) |
2008 | What Happens in Vegas | Jack Fuller |
2009 | Spread | Nikki |
2009 | Personal Effects | Walter |
2010 | Brother's Justice | Himself |
2010 | Valentine's Day | Reed Bennet |
2010 | Killers | Spencer Aimes |
2011 | No Strings Attached | Adam Franklin |
2011 | New Year's Eve | Randy |
2013 | Jobs | Steve Jobs |
2014 | Annie | Simon Goodspeed |
2014 | The Man Who Saved the World | Himself |
TBD | The Long Home | Nathan Winer, Sr. |