Vikipedia diskuto:Menciindeco/Esperantaj aferoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atenton: ĉi-paĝo estas loko por pridiskuti la regulon, sed ne Eo-movadon. VladimirPF (diskuto) 13:19, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]


@Dotyoyo kaj VladimirPF: Mi ŝatas la kriterion ke neŭtrala referenca fonto menciu individuan esperantiston. Sed la frazo "Ĉiu persono menciita en aŭtoritataj ne esperantistaj enciklopedioj pro esperantistaj atingoj." fakte signifas "Ĉiu persono menciita en aŭtoritataj ne esperantlingvaj enciklopedioj pro esperantistaj atingoj." Aŭ kiel oni difinus la adjektivon "ne esperantistaj"? Do nur tiu esperantisto menciata en Encyclopædia Britannica, Brockhaus, Jewish Encyclopedia, Большая советская энциклопедия, БСЭ kaj similaj nacilingvaj eldonaĵoj rajtus havi vikipedian artikolon, krom ke aplikeblas iu pli posta kriterio. Tio probale nur lasus Zamenhofon kaj eble dek aliajn pionirojn, kaj ekskludus praktike ĉiujn homojn dokumentitajn en la Enciklopedio de Esperanto de 1934, kiu klare estas esperantlingva. Kial aŭtoritato por esperantista temo estu nur Encyclopædia Britannica kaj Brockhaus, sed ne la Enciklopedio de Esperanto, kiu ĝuste kreiĝis por esti enciklopedia aŭtoritato? Kaj klaras ke EdE nur mencias homojn kiuj en 1934 estis ne plu infanoj, kriterio de plenkreskeco tiam en Eŭropo kutime estis 21 jaroj, do garantiite neniu homo naskita post 1912 enestas en EdE (Mi eĉ ne scias ĉu unusola homo notita en EdE estas naskiĝinto de la 20-a jarcento, laŭ mia koncepto Max Butin, n. en 1888, inter la unuaj esperantistoj almenaŭ de la 1900-aj kaj 1910-aj jaroj estis la senkompare plej juna). Kio do pri esperantistoj, kiuj nur naskiĝis en la 20-a aŭ 21-a jarcento? Persone mi dirus ke mencio en la referenca verko Esperanto en perspektivo de 1974 ankaŭ estu kriterio por menciindeco, kaj same la referencaj verkoj Esperanto: Learning and Using the International Language, 1988, dua eldono 1990, eldonejo Esperanto USA, ISBN 0-939785-00-5, de David B. Richardson (kiun kvankam anglalingva necesus ankaŭ nomi "esperantista verkaĵo" ĉar eldonita per landa asocio de UEA) kaj onidiran anglalingvan verkon pri originalaj esperantaj aŭtoroj de Edmund Grimley Evans, verko kiun mi mem ne havas en la bretaro kaj per ĵusa serĉo ne je unua minuto trovis per Guglo interrete, sed mi tre certas ke mi legis pri ĝi.

Eblus nomi la frazon ""Ĉiu persono menciita pro esperantistaj atingoj en aŭtoritataj enciklopedioj, nacilingvaj aŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934, kaj renomaj referencaj verkoj kiel ekzemple Esperanto en perspektivo de 1974."

Kaj kompreneble la referenca verko Esperanto en perspektivo de 1974, ekzakte 70-jara, ankaŭ ne konsideros iun ajn esperantiston de naskiĝjaro post 1950, do ankaŭ mencios nur homojn de signife ol 70 jaroj aŭ jam mortintaj. Do necesas lasi eblecon individue juĝi ĉu pli juna esperantisto aŭ ankaŭ esperanta organizaĵo konsidereblas menciinda por la esperantlingva vikipedio, eĉ kiam eble la persono (aŭ organizaĵo) nur naskiĝis post la jaro 2000. Tial ĝeneralaj gvidaj kriterioj tute helpas por orientiĝo, kiam artikolo sendube konsideriĝu menciinda, sed tamen ankaŭ kriterio estu se la menciindeco de artikolo diskutiĝis en la paĝo vikipedio:eble forigendaj artikoloj kaj la uzantoj pliparte voĉdonis favore al sufiĉa menciindeco laŭ individua juĝo de la unuopa kazo.

ThomasPusch (diskuto) 12:16, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]