Saltu al enhavo

Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Taylor 49

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonan tagon al ĉiuj,
Hodiaŭ mi volas proponi la administrantiĝon de Taylor 49. (Mi parolis kun ri, kaj ri subtenas mian proponon). Taylor 49 havas multan sperton pri intervikia aktiveco, estis administranto de Esperanta Vikivortaro. Mi certas, ke ri estas pri aktiva, ke kelkaj eksaj administrantoj kaj tute certas, kaj ria agado faros Vikipedion pri sekura kaj bona. --Fenikals (diskuto) 11:43, 18 apr. 2024 (UTC)[respondi]

  1. Por Por: --Fenikals (diskuto) 11:47, 18 apr. 2024 (UTC)[respondi]
  2. Por Por: Laŭ miaj relative malmultaj kontaktoj kun tiu ĉi uzanto, mi havis impreson ke ri estas sufiĉe trankvila kaj sinrega por esti administranto en sana kaj neŭtrala maniero. La sola malavantaĝo estas ria relative malalta aktiveco, kiel oni povas vidi en ria kontribua paĝo, sed, unue, dependas kun kiu kompari (mi, ekzemple, estas malpli aktiva), kaj due, en niaj tumultaj tempoj tio ĉi ne nepre estas io malbona. Aktivistoj kaj obseduloj en administranta pozicio havos pli grandan ŝancon fuŝi aferojn ol pli trankvilaj, eĉ se ne tiom aktivaj, uloj. --Goren (diskuto) 13:31, 18 apr. 2024 (UTC)[respondi]
  3. Por Por: - Moldur (diskuto) 05:15, 4 sep. 2025 (UTC)[respondi]
  4. Por Por: --Crosstor (diskuto) 05:22, 4 sep. 2025 (UTC)[respondi]

Kontraŭ

[redakti fonton]
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Narvalo (diskuto) 14:00, 18 apr. 2024 (UTC)[respondi]
  2. Kontraŭ Kontraŭ: La administranto devas havi grandajn kontribuojn al Vikipedio, sufiĉe altan lingvonivelon kaj esti kunlaborema, kapabla akordigi diversajn uzantojn el malsamaj kulturoj kaj landoj, kun malsamaj opinioj kaj emoj. Mi vidas ĉe tiu ĉi kandidato neniun el la menciitaj trajtoj. RG72 (diskuto) 04:39, 19 apr. 2024 (UTC)[respondi]
    Mi havas atestilon je nivelo C1 pri Esperanto. Taylor 49 (diskuto) 22:14, 11 maj. 2024 (UTC)[respondi]
  3. Mi dankas la viki-kolegon Taylor pro ria nelacigebla agado en Vikipedio kaj en aliaj viki-projektoj kiel Vikivortaro. Tamen, mi malsubtenas ĉi tiun kandidatiĝon, ĉefe pro la lastatempaj personaj atakoj al alia uzanto (ne necesas, ke mi diras la nomon). Administranto devas esti vikipediano kapabla komuniki kun la ceteraj uzantoj eĉ kiam fortaj malkonsentoj ekzistas, ĉiam diskutante pri la paĝoj de la enciklopedio, kaj neniam pri la uzantoj mem. Krome, administranto ofte devas interveni en situacioj de malkonsentoj eĉ inter aliaj vikiepdianoj por helpi solvi la diskutojn, evitante starigi fakciojn en Vikipedio. Ni ĉiuj estas ĉi tie nur por verki enciklopedion (mi volas rimarki ĉi tiun frazon!); Vikipedio ne estas socia retejo. Do estas mia opinio, ke nun estas tro baldaŭ kaj ne estas la taŭga momento por ĉi tiu administrantiĝo. Al mi plaĉus, ke intertempe la valora viki-kolego Taylor uzos siajn spertojn kaj kapablojn por la evoluo de la enciklopedio, precipe en la nomspaco 0 (artikoloj). Amike, —Supernabla🪰 09:12, 19 apr. 2024 (UTC)[respondi]
  4. Rigore Kontraŭ Kontraŭ: temas pri administrado kaj en la antaŭvortoj estas menciita administrado de persono Taylor 49 ĉe Esperanta Vikivortaro. Same kiel administranto de la Vikivortaro tiu persono faris almenaŭ du "militojn de forbaroj"; forpelis multajn kontribuantojn de la Vikivortaro, pro kio la subprojekto dum lastaj jaroj eĉ ne havas konstantan komunumon de kontribuantoj; li forigis grandan kvanton de kontribuoj de aliaj partoprenantoj; kaj fino-fine eĉ apelaciis pri fermo de ekzistanta projekto kun relanĉo de nulo en ĝermejo. Do, ekzistas granda diferenco inter utila kontribuado al la Vikipediaro kaj administrado - la unua ne rezultas la duan. LMHO, Vami (diskuto) 11:29, 20 apr. 2024 (UTC)[respondi]

Sindetenoj

[redakti fonton]

Komentoj/Reagoj

[redakti fonton]

Komento Komento: Mi proponas al ĉiuj partoprenontoj ne simple voĉdoni "por" aŭ "kontraŭ", sed ankaŭ prezenti argumentojn por sia vidpunkto. Finfine, Vikipedio ne estas demokratio, kaj oni konsideru ne nure kvanton de voĉdonoj, sed ankaŭ ĉu la voĉdonoj estas bone argumentitaj.--Goren (diskuto) 17:53, 18 apr. 2024 (UTC)[respondi]

Komento Komento: Tiu ĉi baloto daŭras jam pli ol unu jaron kio evudente estas absoluta rekordo. Laŭ reguloj, la kandidato rajtas iĝi administranto se post du semajnoj nombro de la poraj voĉoj almenaŭ duoble superis nombron de tiuj kontraŭaj. Pasis jam 61 semajnoj, sed nombro de la poraj voĉoj nur ĵus atingis tiun de la kontraŭaoj. Estas tute evidente ke la komunumo malakceptis la kandidaton, do la baloto estu finita kaj la reguloj observataj — almenaŭ en tiu ĉi kazo. RG72 (diskuto) 06:08, 4 sep. 2025 (UTC)[respondi]

Komento Komento: La 26a de septembro 2021 okazis jen tiu konvesacio kun Taylor 49. Demando estis pri forigo de la artikoloj wikt:eo:maleolo, wikt:eo:propozicio, wikt:eo:gudro, wikt:eo:amento, wikt:eo:spadiko, wikt:eo:stabo, wikt:eo:trabo, wikt:eo:orakolo.

Kaj nepre devas mencii, ke Taylor 49 forigis per teknika maniero, kiu tute detruas historion de redaktado kaj faras artikolojn nerestaŭreblajn. Kio estas kontraŭnorma maniero por versia sistemo de Vikipedio. Kaj fari tion oni povas nur posedante administran rajton.

Se ne paroli pri kontraŭnorma maniero forigi, sed nur pri homa logiko - renomigo de ĉiuj tiuj artikoloj en la artikolon kun nomo PIRATAĴO por ekstera spektanto devas signifi ke la vortoj maleolo, propozicio, gudro, amento, spadiko, stabo, trabo, orakolo, konstelacio estas pirataĵoj - ke vortoj estas ŝtelitaj, kaj ke la vortoj al iu apartenas, kaj la aparteno estas gardita per iu rajto... Tamen lingvo Esperanto ne povas aparteni al iu aparte, ĉar ĝi apartenas al ĉiuj. Kaj vortoj ne povas aparteni al iu persone - vortoj estas komuna posedaĵo.

Pasis jam kvar jaroj. La artikoloj ne estas restaŭritaj aŭ kreitaj post la detruo. Kio signifas - por la vortaro, Vikivortaro, tiuj vortoj ne ekzistas, kaj ne ekzistas tradukoj de tiuj vortoj en aliajn lingvojn. Tamen tiuj vortoj evidente ekzistas, kaj por ili ekzistas artikoloj en la Vekipedio mem - w:eo:maleolo, w:eo:propozicio, w:eo:gudro, w:eo:amento, w:eo:spadiko, w:eo:stabo, w:eo:trabo, w:eo:orakolo, w:eo:konstelacio.

Kaj la listo de detruoj estas pli granda. Mi donis ekzemplon nur pri 8 artikoloj. Ĉu vere tiu sperto detrui sen riparado signifas ke "Taylor 49 havas multan sperton pri intervikia aktiveco"?

Ĉi voĉdonado estis lanĉita la 18an de aprilo 2024. Tio estas pli longe ol jaro. Kaj du voĉoj aperis nur hodiaŭ, la 4an de septembro 2025. Samtage kaj preskaŭ samtempe. Ĉu ne aspektas tio strange? Mia opino - voĉdonadoj devas esti ne pli longaj ol kelkaj monatoj. Ĉi voĉdonado devis esti jam fermita. Tamen se la komunumo volas ke sperta detruisto estu administranto - nu, estu tiel. Tamen poste ne miru, kiam ies laboro estos detruita neripareble. Vami (diskuto)

Komento Komento: Mi konsentas ne tuj administrantigi Taylor 49 post kiam mi legis ke "Taylor 49 forigis per teknika maniero, kiu tute detruas historion de redaktado kaj faras artikolojn nerestaŭreblajn. Kio estas kontraŭnorma maniero por versia sistemo de Vikipedio. Kaj fari tion oni povas nur posedante administran rajton."--Alifono (diskuto) 13:40, 4 sep. 2025 (UTC)[respondi]

Komento Komento: Komentoj de du gantopupoj de sama ulo aperis hodiaŭ samtage kaj preskaŭ samtempe dum malpli ol 3 horoj, ĉu hazardo? Eble eĉ la fanatismaj personaj atakoj supre evudente estas absoluta rekordo. Taylor 49 (diskuto) 14:21, 4 sep. 2025 (UTC)[respondi]