Vikipedio:Artikolo de la monato/2024/01

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo en 2017

La kastelo de Magny-en-Bessin (maɲi ɑ̃ bɛsɛ̃ Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas franca klasikstila kastelo en la komunumo Magny-en-Bessin kaj en la departemento Calvados. Ĝi okupas la lokon de antaŭa, ne plu ekzistanta konstruaĵo.

Fine de la 17-a jarcento apartenis la terpeco al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. La tereno daŭre plivastiĝis, ĝis kiam ĝia entuta areo kovris tri kvaronojn de la nuntempa komunumo. La nuna kastelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1728 el pli malnova strukturo, kiu restas malbone konata ĝis hodiaŭ.

La kastelo estis akirita de sinsekvaj posedantoj en la 19-a jarcento, kiu tamen estis periodo de granda stabileco kaj loka prestiĝo por la konstruaĵo. Nova vendo tuj post la Dua mondmilito kaŭzis precipe brutalajn mutilojn. La kastelo estis sekve registrita kiel historia monumento la 31-an de majo 1946.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Amerika blanka ibiso, Pekino, Reformacio