Nicolas-Joseph Foucault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas-Joseph Foucault
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1643 (1643-01-08)
en Parizo
Morto 7-an de februaro 1721 (1721-02-07) (78-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo administrator
vdr

Nicolas-Joseph Foucault, naskiĝinta la 8-an de januaro 1643 en Parizo kaj mortinta la 17-an de februaro 1721 en la sama urbo, estis franca altranga ŝtatoficisto kaj librokolektisto.

Post sukcesaj studoj pri juro kaj filozofio, li fariĝis advokato ĉe la parlamento de Parizo. Sekretario de la komisiono pri la reformo de justico en septembro 1665, li kontribuis pro peto de Jean-Baptiste Colbert al la redaktado de la ordono de Saint-Germain-en-Laye en aprilo 1667.

Li ankaŭ estis unu el la juristoj, kiuj kontribuis al la nuligo de la edikto de Nanto. Li konatiĝis pro siaj brutalaj metodoj cele al la konverto de la protestantoj.

Nicolas-Joseph Foucault estis ankaŭ amatoro de libroj kaj artaĵoj. Li malkovris en la abatejo de Moissac manuskripton de Mortibus persecutorum, atribuitan al Laktancio, kaj kiu ĝis nun estis nur konita per citaĵo de Sankta Hieronimo. Tiu verko estis sekve publikigita de Étienne Baluze.

Li cetere okupiĝis pri la studado de Antikveco kaj organizis ampleksan serĉfosadon en la vilaĝo Vieux, apud Caen, en eksa urbo de la Vidukasoj. La 1-a volumo de la Memorlibro de la Akademio de la surskriboj kaj belaj-leteroj, de kiu li estis honora membro, detalas la rezulton de liaj observoj.

Nicolas-Joseph Foucault estis posedanto de la kastelo de Magny-en-Bessin, en Calvados.