Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/15

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Burundo
Blazono de Burundo

Burundo aŭ Burundio, (burunde Burundi, oficiale Respubliko Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas dividita en dek-sep provincoj, ĉiu nomata pro laŭ specifa ĉefurbo.

Ĝia grandeco estas nur sub 28.000 km² kun proksimuma loĝantaro de preskaŭ 8.700.000. Ĝia ĉefurbo estas Buĵumburo. Kvankam la lando estas en la mezo de la kontinento, multe de la sudokcidenta landlimo estas apuda al Lago Tanganjiko.

La loĝantaro estas ofte klasita kiel apartenanta al la etnoj tvaoj, tutsioj kaj hutuoj. Ili okupis Burundon ekde la formado de la lando antaŭ kvin jarcentoj. Ĉe la komenco de la dudeka jarcento, Germanio kaj Belgio okupis la regionon kaj Burundo kaj Ruando fariĝis eŭropa kolonio konita kiel Ruanda-Urundi. Legu pli...