Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/29

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestbatala sceno kun partoj de la eŝatokolo de la dokumento.
Bestbatala sceno kun partoj de la eŝatokolo de la dokumento.

La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano (ŝtata arkivejo de Wolfenbüttel, 6 Urk 11) estas dota dokumento de la bizanca princino Teofano, kiu pro sia edziniĝo al la imperiestro Oto la 2-a iĝis en la jaro 972 imperiestrino de la Sankta Romia Imperio kaj poste regis la imperion. La leĝa dokumento starigita de Oto la 2-a estas ekzemplo de politikaj kaj kulturaj kontaktoj inter la okcidenta kaj bizanca-ortodoksa kulturejoj en la 10-a jarcento. Kiel atesto de la otida renesanco sub influo de bizancaj modeloj la kaligrafia manuskripto elstaras kiel unu el la plej belaj artaĵoj de frumezepoka diplomatio.

La 144,5 centimetrojn longa kaj 39,5 centimetrojn larĝa dokumento estas volvolibro (latine: rotulus), kiu konsistas el tri kungluitaj pergamenpecoj. Scienca esploro en Munkeno en la jaro 1966 evidentigis, ke oni uzis minion kaj la planton rubia tinctorum por ruĝigi la pergamenon. Tio indikas, ke la materialo estis verkita en okcidento pli verŝajne ol en la bizanca imperio. La purpura fono estas ornamita de 14 cirkloj kaj du duoncirkloj en duobla perlita kadraĵo laŭ multekostaj bizancaj silktekstaĵoj. Legu pli...